Gravaj okazintaĵoj de la jaro 2020 en Kubo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-01-01 15:24:17

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Kubo prezentis  kvar kandidatojn de vakcinoj kontraŭ la Kovim-19

Kvar vakcinaj kandidatoj, nome Soberana 1, Soberana 2, Abadala kaj Mambisa estis prezentita de la scienca komunumo.

Tio eblis pro la fakto ke la insulo posedas fortan sciencan poluson,  kiu jam de pli ol 20 jaroj esploras, kreis kaj fabrikis  proprajn vakcinojn kaj aliajn medikamentojn kiel interferonoj kombinitaj. Inter ili la instituto Finlay de vakcinoj kaj la centro de inĝenierado kaj bioteknologio(CIGB), inter aliaj.

Tiamaniere Kubo eniris la elitan liston de landoj, kiuj laboras kaj produktas vakcinojn kontraŭ la kronviruso; ĝi estas la sola lando de Latinameriko,  kiu kapablis prezenti vakcinajn kandidatojn, aprobitajn de la monda organizo pri sano kaj  la reguliga institucio; ili estas en fazoj de klinikaj elprovoj kun tre pozitivaj rezultoj.

Nuntempe la insulo evoluigas 869 projektojn de esploro kaj novigado, el kiuj 189 havas nacian karakteron; kaj 24 klinikajn elprovojn, el kiuj 16 estas evoluantaj kaj 2 jam finiĝintaj.

Kubo rezistis la plej kostan jaron en la historio de la usona sieĝo 

La plurjardeka ekonomia sieĝo de Usono, estis agreseme akrigita ĉi-jare kaj por la unua fojo la damaĝoj al la insula ekonomio transiris la enorman sumon de 5 mil milionoj da dolaroj en unu sola jaro, laŭ denuncis la ministro pri eksteraj rilatoj, Bruno Rodríguez.

Dum la jara raporto de Kubo al UN pri la damaĝoj de tiu politiko usona, la ministro denuncis per virtuala konferenco, ke la nuna administracio montris sian malestimon al la kuba popolo unu plian fojon, eĉ meze de la nuna pandemio, kaj trudis pliajn punojn perfortigajn de la internacia juro.

Ekonomiaj transformoj antaŭeniris

Ferme de 2020, Kubo anoncis ke la malneta interna produkto de la lando (PIB) je konstantaj prezoj malkreskos proksimume 11 elcento.

Laŭ raporto prezentita de la unua vicministro kaj ministro de ekonomio, Alejandro Gil, la transformoj ekonomiaj, kaj aparte la monda kaj kurza monordigo havas interfakan kaj transversan karakteron.

Ĝi inkluzivas eliminon de troaj subvencioj kaj senpagecoj, samkiel transformos la enspezojn de la laboristaro; ĝia apliko estas ne prokrastebla bezono kaj nepra paŝo por avanci en la sociekonomia strategio de la lando.

Kiel asertis la kuba prezidento, ĝi ne solvos ĉiujn problemojn de la ekonomio, sed helpos ĝin ordigi, kaj metos ĉiujn aktorojn de la insula ekonomio en pli justa rilato kaj instigos al laboro, ĉefa fonto de riĉaĵoj.

Adiaŭo al la plej lojala elstarulo Eusebio Leal

Tre gava okazaĵo estis la forpaso de la historiisto de Havano, la dro. Eusebio Leal la 31-an de julio: ĝia s funebraĵo devis esti prokrastita ĝis decembre pro la epidemia situacio.

La ceremonio okazis finfine en la Nacia Kapitolo, kie la kuba popolo  omaĝis tiun elstaran filon de Havano, same kiel la plej superaj aŭtoritatuloj, la generalo de armeo Raúl Castro kaj la prezidento  Miguel Díaz-Canel.

Lia vivoverko transiris la konstruadon kaj renovigon de la malnova urbo, pro kio li ricevis plurajn distingojn kaj premiojn de Unesko, registaroj, universitatoj tra la mondo, kaj de aliaj institucioj de la homara heredaĵo. Lia plej aprezata distingo, laŭ propraj vortoj, estis la amo de sia popolo, kiu estis ĉiam sentebla.

Junulara  subteno al la kuba Revolucio

Reage al la plej freŝa ekzemplo de amasmedia manipulado pri la kuba realo, kiu estis gvidita de la misnomata movado San Isidro, la universitata komunumo montris per amasa publika evento, sian klaran sintenon fronte al tiuj, kiuj tordas, mensogas kaj makulas sian patrolandon pro fasko da dolaroj.

Ĉagrenitaj pro la falsaĵoj aperintaj en la sociaj retejoj pri supozataj socia eksplodo en Kubo, la universitataj studentoj alvokis siajn kolegojn per la sociaj retejoj kaj renkontiĝis en konata parko de Havano, kion  ili nomis Tángana en la parko Trillo de Havano, kie ili esprimis sian subtenon al la registaro, kantis kaj deklamis poemojn kun subteno de artistoj kaj intelektuloj. 

Tie aperis, tute ne atendite la kuba prezidento Miguel Díaz-Canel por subteni ilian mesaĝon al la mondo: “ĉiam estos dialogo por plibonigi nian socialisman projekton”.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up