Ekas gravaj modifoj al la kuba proceduro por kuracado de la Covid-19

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-01-27 10:06:20

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Kunsido kun la kubaj sciencistoj fronte al la Covid-19

Havano, jan 27 (RHK) Trakti sufiĉe frue pacientojn altriskajn per diferencigo kaj intensa gvatado, estas inter la ĉefaj modifoj faritaj al la kuba proceduro por klinika mastrumo de pacientoj de Covid-19.

La aktualigo de la proceduro kongruas kun la epidemiologia kunteksto de la insulo nuntempe, kiam ĝi frontas la trian pinton de la pandemio de la Covid-19.

Ĝi donas apartan atenton al pacientoj “altriskaj”, klasifiko rilata al tiuj personoj kun pli da eblecoj transiri al graveco pro la kunaj malsanoj suferataj kaj pro socidemografiaj trajtoj.

Laŭ la dro. C. Rolando Pérez, direktoro pri scienco kaj novigado de la grupo BioCubaFarma kaj membro de la teknika grupo asesora por batali kontraŭ la covid, klarigis ke la difino de tiu kategorio estis plibonigita, ĉar tiu estas decida grupo kiu malbone influas la evoluon de la mortindikilo pro tiu ĉi kronvirusa malsano.

La nova versio de la proceduro estis prezentita dum la renkontiĝo ĉi-semajna de la kuba prezidento Miguel Díaz-Canel kun sciencistoj kaj spertuloj partoprenantaj en agadoj de scienco kaj novigado fronte al la nova kronviruso.

La projektataj modifoj de la teknika grupo inkluzivas la aktualigon de la proceduro por la kategorio de pacientoj suspektemaj, laŭ kiu ĉiu persono kun testo antigena pozitiva al la malsano estos traktata per interferonoj, dum la klasifitaj kiel altriskaj ricevos la medikamentojn kubajn Itolizumab,  Heberferono/Heberono kaj Jusvinza.

Tamen, tiu ĉi aktualigo de la kuba proceduro por la klinika mastrumo de la Covid-19 postulas ke la homoj vizitu la kuraciston post  la unuaj simptomoj preskribitaj por la malsano, insistis la vicunua ĉefministro Dro. Roberto Morales.

Li indikis plenumi la aktivajn kontrol-enketojn efike por garantii la rezulton favorajn en la baza sansistemo.

La kuba prezidento petis pritaksi la novajn publikaĵojn kaj medikamentojn aplikatajn en aliaj landoj por analizi la taŭgecon kaj aplikon nialande.


fonto: Granma
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up