Gravaj francaj gazetoj elstarigas efikecon de la kuba vakcino Abdala.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-06-22 10:22:20

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La kuba vakcino  Abdala

Parizo, jun 22 (RHK) La franca gazetaro hodiaŭ reliefigis la anoncon de Kubo, ke ĝia vakcina kandidato Abdala kontraŭ Kovim-19 havas efikecon de 92,28%, kaj agnoskis, ke la insulo havos la unuajn imunigilojn  en Latin-Ameriko.

La ĵurnaloj Le Monde kaj Le Figaro, du el la plej disvastigitaj en la lando, publikigis la informojn diskonigitan  la antaŭan tagon, nur du tagojn post kiam la kariba nacio indikis efikecon de 62% (parta rezulto) al sia kandidato Soberana02, kiun ankaŭ  havis vastan sensacion en francaj amaskomunikiloj.

Le Figaro menciis en sia artikolo la ripetan denuncon de kubaj sciencistoj pri la malfacilaĵoj, kiujn ili alfrontas en sia laboro pro la ekonomia, komerca kaj financa blokado trudita al la plej granda el la  Antiloj fare de Usono dum la lastaj ses jardekoj kaj ties fortigo flanke de  la administrado de Donald Trump (2017-2021), kio restas sama ĝis nun.

Ĝi ankaŭ ripetis la celon de la insula registaro imunigi 70%  de la loĝantaro antaŭ aŭgusto kaj la tuta antaŭ la fino de la jaro.

"Pro la embargo, Kubo komencis disvolvi siajn proprajn drogojn ekde la 1980-aj jaroj. El 13 vakcinoj inkluzivitaj en sia vakcina programo, ok estas surloke produktitaj," ĝi diris.

Unu el la retumantoj komentis en la cifereca versio de la ĵurnalo, ke la atingo de Kubo konsistigas honton por Usono kaj ĝia blokado.

Ankaŭ Radio France International, la regionaj ĵurnaloj Sud-Ouest kaj Ouest-France kaj la senpaga distribua gazeto 20 Minutes dediĉis spacojn al la anonco pri la efikeco de 92,28% de Abdala post la administrado de tri dozoj, multe super la 50 procentoj fiksitaj de la Monda Organizaĵo pri Sano.

Sud-Ouest traktis la malaltan efikon de Kovim-19 en Kubo, komparante ĝin kun la situacio en Usono, kaj citis la tvito de la insula prezidento, Miguel Díaz-Canel, kiu denuncis, ke malgraŭ la atako de "du pandemioj", Kovim -19 kaj la usona blokado, 'niaj sciencistoj de Finlay kaj CIGB, transsaltis ĉiujn obstaklojn kaj donis al ni du tre efikajn vakcinojn: Soberana 02 kaj Abdala.'

La teksto de 20 Minutoj komenciĝas per priskribado de la novaĵoj kiel "espero por Latin-Ameriko".


Fonto: PL



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up