Plibonigita proceduro kontraŭ la Kovim-19 ekas en Havano

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-03-02 09:28:59

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Prezidas  Díaz - Canel  laborkunsidon de la registara portempa grupo por fronti la Kovim-19 

Havano, mar 2 (RHK) La apliko de plibonigita proceduro por fronti la Kovim-19 ekas en Havano hodiaŭ per administrado de la medikamento Nasalferón al kontaktoj de pozitivaj kazoj kaj ties kunloĝantoj en la domoj.

La terapion oni mastrumos en la hejmoj de la koncernatoj flanke de la kuracistoj de la familio kaj studentoj de la lastaj jaroj de medicino; oni ankaŭ validigos ĝian aplikon en aliaj partoj de la insulo.

Tiun ĉi informon oni diskonigis en la lunda kunsido de la portempa laborgrupo de la registaro, kiu sesiis per videokonferenco kun aŭtoritatuloj de la provincoj kaj  prezidita de Miguel Díaz-Canel; la dua sekretario de la centra komitato de la komunista partio, José R. Machado Ventura kaj la ĉefministro Manuel Marrero Cruz.

La vicunua ministro Roberto Morales Ojeda klarigis ke la praktiko devas esti ke neniu kontakto de pozitiva kazo de Kovim-19 restu sen izoliĝo, kaj tiucele oni devas daŭre krei kondiĉojn en ĉiuj teritorioj de la arkipelago. 
 
Tamen, en lokoj kiel Havano, kie ekzistas la plej granda nombro da kontaĝoj, la endoma izoliĝo enhavas similajn regulaĵojn ol tiuj de la izoliĝo-centroj, kiel kuracistaj vizitoj ĉiutagaj, kiuj efektiviĝos per la kuracistoj kaj flegistinoj de la familio, kaj studentoj de la lastaj jaroj de medicino.

La guberniestro de Havano, Reinaldo García Zapata, esprimis ke per tiu ĉi proceduro la familioj, kiuj devas plenumi la izoliĝ-periodon en siaj domoj, sentos sin kiel enhospitaligitaj kaj estiĝos pli granda percepto de risko kaj danĝero.
Morales Ojeda aldonis ke tiu ĉi sperto estos konstante prizorgata por korekti kiun ajn eblan deflankiĝon.

Dum la kunsido oni pritaksis la situacion de la Kovim-19 tra la tuta lando, teritorioj kiuj havas nun pli malbonan situacion kiel Granma en la orienta regiono, kaj male, pli bone evoluis en Guantánamo, kiu dum la lastaj tagoj montris konvinkan kaj konstantan respondon.

Analizinte la evoluon dum februaro, la ministro pri sano, José A. Portal Miranda informis ke dum la dua monato de la jaro la averaĝa nombro de kazoj tagaj estis je 821,7, kio signifas kreskon kompare al januaro en 64%, ĉar la kazoj aktivaj estis 501,2 tage.

La ministro informis ke la mortec-indikilo akumulita ekde la unuaj kazoj, la 11-an de marto 2020, ĝis la fermo de februaro, estas je 0,64% (50 590 kazoj kun 324 forpasintoj). En februaro la mortec-indikilo estis 0,47% (22 998 kazoj kun 108 forpasintoj).


fonto: Granma
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up