Internacia Kongreso Pedagogio 2021: por unueco de la edukistoj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-02-01 11:34:20

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Drino. C. Ena Elsa Velázquez, kuba ministrino pri Edukado

Havano, feb 1 (RHK) Komenciĝas la Internacia Kongreso Pedagogio 2021 en ties 17-a eldono, por la unua fojo per formato virtuala kiu sesios ĝis la 3-a de februaro. Ĝin partoprenos ĉirkaŭ 600 edukistoj de Kubo kaj la mondo.

La kongresoj Pedagogio komenciĝis en la 90-aj jaroj por kunvoki docentojn, akademianojn kaj gvidantojn de la eduka sektoro de Latinameriko, Karibio, Eŭropo, Afriko kaj Azio.

Sub la slogano “Por la unueco de la edukistoj kaj en pandemia tempo”, la kongreso debatos pri la nova kunteksto kie okazas la instruado.

La drino. C. Eva Escalona, prezidantino de la organiza komiato, scigis ke tiu ĉi kongreso celas la plenumon de la Celaro de Daŭripova Evoluo, sed aparte pritraktos la sintenon de la klerigistoj fronte al la pandemio.

La ministrino pri edukado, Ena Elsa Velázquez malfermos la sesion per inaŭgura ĉefprelego, kaj poste sesios la virtualaj kursoj.

Elstaraj personecoj, edukistoj kaj akademianoj landaj kaj eksterlandaj prelegos dum la tritaga virtuala kongreso, kaj ankaŭ oni prezentos la atingojn de la kuba scienco fronte al la pandemio, krom forumo por debati kaj diskonigi la spertojn pri instruado kaj lernado en tempoj de Covid-19.

La nuna eldono virtuala Pedagogio 2021 estos elsendita per la enlinia platformo YouTube por ke la interesitoj sekvu ĝiajn sesiojn.

En tempoj de Covid-19, Pedagogio 2021 alvokas forte klopodi en la batalo komuna kaj vokas docentojn kaj gvidantojn disdividi spertojn por doni kontinuecon al la instruado en apartaj cirkonstancoj trudataj de tiu ĉi pandemio.


Fonto: pedagogiacuba.com



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up