Kubo alfrontas defiojn de la monordiga tasko

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-02-01 11:37:34

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, feb 1(RHK) Kubo plenumas hodiaŭ la unuan monaton de la monordiga procezo komencita en la insulo, fokusita en la necesaj alĝustigoj por atingi la rezultojn bezonatajn de la ekonomio.

La mona unuigo, la elimino de difinitaj subvencioj kaj senpagecoj, samkiel la reformo de salajroj kaj prezoj estis temoj jam ne plu prokrasteblaj, laŭ asertis la prezidento Miguel Díaz-Canel, sed ĝia funkciigo bezonis kelkajn modifojn speciale rilate la prezojn.

Ekde la unua de januaro, ĉefaj gvidantoj de la registaro, inter ili, ministroj kaj vicministroj, regule aperis ĉe lokaj amaskomunikiloj por klarigi la regulaĵoj derivitaj de la mona ordigo, samkiel por respondi demandojn de la civitanaro.
La kuba ŝtatestroj kaj gvidantoj de la ŝtato kaj la registaro iniciatis trairon tutlandan por renkontiĝi kun la lokaj aŭtoritatuloj kaj klarigi la bezonojn plenumi ĝin kun “sentemo, objektiveco kaj politika analizo de la ekonomiaj procezoj”.

Ili insistas pri la bezono  atenti la zorgojn de la loĝantaro, kiu havas diversajn demandojn fronte al la nuna transformoj. 

La ĉefministro alvokis atenti tiujn opiniojn kiel labormetodo, kaj emfazis antaŭ lokaj aŭtoritatuloj dum kunsidoj, ke oni devas identigi la problemojn persistantajn kaj kontribui al ties solvo.

Díaz-Canel aldonis ke ankoraŭ ekzistas gvidantoj, kiuj ne profundiĝis pri tio kion oni devas fari por ekonomia mastrumo pli efike kaj atingi pli bonaj rezultoj kun malpli da elspezoj kaj taŭga salajro por la laboristoj, esencaj aspektoj de la ordigo ekonomia nun okazanta en la insulo.

Pluraj defioj persistas survoje al la ekonomia ordigo, spite al la mallonga tempo de ties starigo, interalie, kreskigi eksportadon kaj redukti importadon.

La ministro de ekonomio Alejandro Gil taksis pozitiva la reaniĝon al laboro de 38 493 personoj en la unua monato de la nuna jaro el kiuj  30% estas gejunuloj.


 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up