Kubo alfrontas homkontrabandajn operaciojn por armea rekrutado

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-09-05 10:29:01

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Bildo: Minrex.

Havano, sep 5 (RHK) La Ministerio pri Internaj aferoj detektis kaj laboras pri la neŭtraligo kaj malmuntado de homa trafika reto, kiu funkcias el Rusio por enkorpigi kubajn civitanojn tie loĝantajn, kaj eĉ iujn el Kubo, en la militfortojn, kiuj  partoprenas en militoperacioj en Ukrainio. Provoj de ĉi tiu naturo estis neŭtraligitaj kaj krimaj procesoj estis iniciatitaj kontraŭ homoj implikitaj en tiuj agadoj.

La malamikoj de Kubo reklamas distorditajn informojn, kiuj celas makuli la bildon de la lando kaj prezenti ĝin kiel komplicon de tiuj agoj, kiujn ni kategorie malakceptas.

Kubo havas firman kaj klaran historian pozicion kontraŭ soldatdungo kaj ludas aktivan rolon en la Unuiĝintaj Nacioj en malakcepto de tiu praktiko, estante la aŭtoro de pluraj el la iniciatoj aprobitaj en tiu forumo.

Kubo ne estas parto de la milito en Ukrainio. Ĝi agas kaj energie agos kontraŭ ĉiu, el la nacia teritorio, kiu partoprenas en ajna formo de homa trafiko cele al rekrutado aŭ soldatdungo por ke kubaj civitanoj  uzu armilojn kontraŭ iu ajn lando.

Havano, la 4-an de septembro 2023.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up