Evoluas la monordiga tasko en Kubo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-03-05 12:37:30

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Marino Murillo

Havano, mar 5 (RHK) La estro de la konstanta komisiono por starigi kaj evoluigi la ekonomian ordigon, Marino Murillo Jorge, elstarigis ĉi-semajne la kreskantan interesiĝon pri laboro kaj pri la procezo de repreno de la konvertebla peso (CUC) en la kunteksto de Mon-ordigo.

Per Tvitera mesaĝo, Murillo asertis ke la kresko je laborserĉado,  kaj ke la plimulto de laborserĉantoj trovis ĝin en la produktiva sektoro estas grava atingo de la tuta procezo en la insulo. La entreprena sistemo ricevis 72% de la novaj laboristoj.

La monordiga procezo komencita en januaro ĉi-jare, ebligis pli bonan konstaton de misfunkcioj kaj problemoj de la ekonomio kaj krei la kondiĉojn por tion korekti, aldonis Murillo Jorge.

Li precizigis ke oni serĉas efikecon kun la kresko de rendimento kaj efika uzo de laborforto. Ĝi estas unu el la plej gravaj procezoj sociekonomiaj travivitaj de Kubo.

La salajra restrukturigo kaj la elimino de troaj subvencioj kaj senpagecoj subtenas la celon impulsi la efikecon de la entreprenoj kaj aliaj ekonomiaj institucioj.

La elimino de la duobla monunuo per eliro de la konverteblaj pesoj el la moncirkulado, estas esenca parto de tiu ĉi monordiga tasko, kiu ankaŭ impulsas lokajn produktadojn, anstataŭadon de importaĵoj, kaj pliriĉigon de la eksporta dosiero de la lando, krom kreskigi la volumojn de agrobrutaj branĉoj, interalie.

Fonto: ACN



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up