Manuel Marrero: radio kaj televido solidiĝas kiel publika sistemo de amasmedioj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-02-18 17:16:36

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, feb 18 (RHK) La kuba ĉefministro Manuel Marrero Cruz, partoprenis laborkunsidon de la kuba instituto de radio kaj televido, ICRT, kiu spite malfacilaĵojn pro la Kovim-19, sukcesis daŭre elsendi kaj porti la kuban mesaĝon kaj atestojn al ĉiuj anguloj de la insulo. Ĝi sukcesis plenumi sian rolon informi, klerigi kaj amuzigi la kuban publikon.

La kunsidon prezidis Víctor Gaute, membro de la sekretariejo de la centra komitato de la komunista partio, kaj Alfonso Noya, prezidanto de la instituto.

La raporto prezentita sciigas ke fronte al la pandemio, la organismo skizis laborstrategion por plenumi siajn ĉefajn celojn, tio estas, ne haltigi la elsendojn radiajn kaj televidajn, kaj la internan agadplanon por protekti la laboristojn tra la tuta lando.

Oni raportis pri solidigo  kaj integrigo de la sistemoj de la radio kaj la televido kun naciaj kaj lokaj stacioj. Same estis elstarigitaj la kontribuoj de la ministerio de kulturo, la unuiĝo de artistoj kaj verkistoj, la asocio de junaj verkistoj kaj la unuiĝo de kubaj ĵurnalistoj cele al proponoj por klerigado kaj amuziĝo de la familioj.

Oni raportis pri la kolekto de sonarkivoj kun valoraj kolektoj, kiuj konsistigis rektan fonton por riĉigi la programojn fronte al la streĉiĝoj estigitaj de la Kovim-19.

Rilate la prioritatojn de 2021, oni elstarigis la elsendadon dum pli ol 629 mil horoj de radio kaj televido; starigi novan organismon de la centra administracio por prizorgi la informadon kaj socian komunikadon enlande; kaj starigi sistemon por kvalit-mastrumo de ĉiuj procezoj en tiu institucio.

Aliaj taskoj estas fortigi la politikon por mastrumo de enhavoj kaj garantii la eldonan koheron, diversecon, partoprenon civitanan kaj multmedia; kaj fortigi la integriĝon de esplorado, evoluigo kaj novigo, plus la rilato kun la universitatoj.

Pluraj aliaj celoj estas starigitaj por solidigi la sistemojn de radio kaj televido enlande kiel kolonoj de la sistemo de publikaj amasmedioj de la insulo.

En la interŝanĝo kun gvidantoj, ĵurnalistoj, artistoj kaj aliaj agantoj de la radio kaj televido, kiu inkluzivis videokonferencon kun telecentroj tra la tuta lando, la ĉefministro transdonis rekonon de la landa registaro al la instituto de radio kaj televido, kiu “funkciis en malfacilaj temoj kun la komplekseco daŭre teni la civitanaron informita fronte al tiom malbonŝanca situacio”.
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up