Sesias internacia kunveno pri sciencoj de la Tero en Kubo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-04-05 17:06:11

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, apr 5 (RHK) La esplorado de mineralmetalaj rimedoj, energetikaj kaj akvo ligitaj al la situacio ekonomia frontata de Kubo, estas kelkaj temoj pridiskutataj ĉi-lunde en la 9-a kunveno de sciencoj de la Tero.

La temaj aksoj de la renkontiĝo sesionta ĝis la 9-a de aprilo fokusiĝas en kvin virtualaj kongresoj pri Geologio, Geofiziko, Minado, Petrolo kaj Gaso kaj Informadiko de la Geosciencoj.

Oni  pritraktos la interrilaton inter la teknologio, la scioj kaj la socio por meti la geosciencojn kiel instrumento je la evoluservo.

Aliaj temoj estos  agroindustrio, krudaĵoj por fabriki konstrumaterialojn kaj la apliko de la teknologioj por krei novajn produktojn.

Same oni debatos pri la esplorado kaj ekspluatado racia de la mineralaj kaj energetikaj rimedoj kun respekto al la primediaj regulaĵoj.

Krome oni pritraktos la klerigadon de la loĝantaro por alfronti la eblajn geologiajn riskojn, la esploradon de hidrokarbidoj, geodiverseco, utiligo kaj konservado de akvoj.

La evento havos  gastojn kaj prelegantojn el diversaj landoj, interalie, el Hispanio, Brazilo, Kanado, Usono kaj Urugvajo.


Fonto: PL



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up