Sesias II-a Komerca Forumo Kubo 2021

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-11-29 09:42:13

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

 Rodrigo Malmierca, ministro pri ekstera komerco kaj fremdaj investoj

Havano,  nov 29 (RHK) Ĉi-lunde komenciĝas la II Eldono de la Komerca Forumo Kubo 2021, destinita kiel spaco por interŝanĝo inter naciaj kaj eksterlandaj ekzekutivoj kune kun la novaj kubaj ekonomiaj agantoj.

La rendevuo, kiu okazos persone kaj rete, daŭros ĝis la 2-a de decembro kaj ĝiaj celoj inkluzivas daŭre antaŭenigi komercon kaj investon en la kariba nacio kaj raporti pri la procezo de transformoj en la kuba ekonomio.

Same, diskonigi la ĉefajn eksportproduktojn (varoj kaj servoj) kaj komercajn ŝancojn en prioritatitaj sektoroj kiel biofarmacia, turismo kaj agronutrado.
Por ĉi tiu tago estas enprogramita ĉefkonferenco de la vicĉefministro kaj ministro de ekonomio Alejandro Gil. La temo estos koncentrita pri la Transformoj de la ekonomio, ĝisdatigo kaj rezultoj de la efektivigo de la Nacia Evoluiga Plano 2030.

Same la ministro pri turismo, Juan Carlos García, informos pri la potencialo de la sektoro por eksterlandaj investoj kaj estos komerca sekcio kun panelo de la biofarmacia industrio en Kubo.

Unu el la novecoj de la evento estas virtuala foiro, kiu permesos al entreprenistoj elmontri siajn produktojn per la foruma platformo;  ankaŭ havos la partoprenon de kubanoj loĝantaj eksterlande kun intereso investi en la insulo.

Lastatempe, la Ministro pri Eksterlanda Komerco kaj Eksterlanda Investo, Rodrigo Malmierca, donis detalojn pri kiel la nova dosiero de oportunoj malfermas spacojn por malgranda financado kiel alternativo por favori la kreskon de municipoj.

Li ankaŭ emfazis, ke la komerca dosiero, kiu estos prezentita ĉe ĉi tiu II-a Forumo, havas allogajn novaĵojn por projektoj kun eksterlandaj kapitaloj. Inter ili, la forigo de la deviga plimulta partopreno de Kubo en iuj sektoroj kiel turismo kaj bioteknologio, sed post analizo.

Krome, investaj fondusoj povas esti establitaj en la banka sektoro kaj kompanioj kun cent-procenta eksterlanda partopreno en la teknologia areo en la scienc-teknologiaj parkoj kreitaj en la lando.

La nova dosiero de ŝancoj havas 503 projektojn kaj pli ol 12 miliardojn da dolaroj da investo.


Fonto: Prensa Latina

 

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up