Pri legendoj kaj trezoroj: okaze de la tago de la Tero.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2016-04-24 18:41:22

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Ekzistas ankaŭ pluraj legendoj pri Frances Leclerc kaj la trezoroj kaptitaj en hispanaj navigiloj elirintaj el siaj kolonioj en Ameriko. Loko nomata  Punta Francés, en la sudokcidenta ekstremo de la kuba Insulo de Junularo, fascinas pro la beleco de siaj marfundoj.

Ĝi estas nacia parko situanta je 120 km de Nueva Gerona, ĉefurbo de la speciala distrikto, kies nomo devenas el la franca korsaro iam elektinta tiun regionon kiel bazo por siaj karibaj aventuroj,

Ĉe la riverbordo de tiu protektata areo troviĝas nuntempe, duonelmerĝinta, la kaverno, kie  kutimis sin kaŝi por eviti la malamikojn, la unua Ligno- Piedulo el  la historio pirata en la tuta mondo.

Ĝuste en la akvoj de la duoninsulo de Carapachibey estis trovitaj kanon-kugloj, pistoloj, kanonoj, ŝip-ĉenoj kaj sinkitaj velŝipoj, kio konfirmas la ĉeeston de tiuj friponuloj  kaj iliajn multajn koliziojn kun ŝipoj de la koloniistoj ŝarĝitaj per la riĉaĵoj forprenitaj de la kolonioj en la nomata Nova Mondo.

La verdblua maro, kies nuancigitaj koloroj ŝajnas eskapintaj el  pentrilo, estas alia evidentaĵo kiu parolas favore al la zorgado kaj racia profito de tiu fragila zono, kio cetere subtenas ĝian kategorion Ramsar, donita de la monda konvencio por la konservado de humidejoj de internacia intereso, okazinta en Svislando komence de tiu ĉi jarcento.

Interaliaj, tiu ĉi estas unu el la kialoj kiuj dum pluraj jardekoj lokis la regionon de Punta Francés kiel unu el la zonoj pli allogaj por elmerĝado kaj submara fotografio en la kariba regiono danke al la beleco de ties koralrifoj, virgaj, kaj pro la diverseco de specioj kaj pluraj kavernoj.

Aprilo estas la monato fiksita por la ĉi-jara rendevuo Fotosub, evento kie la konkursantoj ĝenerale konkuras por la plej bonaj  tujfotaĵoj, je profundo maksimuma de 30 metroj, kun videbleco vertikala inter 25 kaj 28 metroj, laŭ la regularo.

La zono enhavas 56 plonĝejojn, situantajn  en 4 mil 317 hektaroj en la maro, kie eblas aprezi la variecon kaj belecon, Kelkaj el tiuj lokoj elstaras pro siaj sugestoplenaj nomoj: panelo nigra koralo, amtunelo, magia regno, la reĝinkrono kaj la reĝo de Saharo. Krome, elstaras ĝiaj tuboformaj spongoj kaj la akvofontoj sulfurecaj.

Ankaŭ la atenton kaptas la biologia diverseco de la marĝardeno, kies kutime  povas vivi krustuloj, la mureno, la katŝarkoj, rifo-fiŝoj, algoj,  anelidoj, zooplanktonoj kaj anemonoj, en ekosistemo kie kavernoj kaj ŝipoj sinkitaj provokas specialan ĉarmon.

Povus esti vere fascina aventuro por tiuj kiuj preferas plonĝadon kiel tempopasigilon amuzan  kaj observan, ĉar pere de tiaspeca sperto kun fotilo ĉe la mano, oni povas eternigi bildojn de la kaŝitaj trezoroj en la marakvoj de Punta Francés, tiu magia loko situanta en la kuba insularo, en la  Insulo de Junularo.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up