Intensa labortagordo atendas kubajn deputitojn

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-12-14 07:57:56

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: ACN

Havano,  dec 14 (RHK) Tiel intensa kiel ege grava, pro la temoj analizotaj kaj aprobotaj de la kubaj deputitoj, estos la labortagordo de la Dua Ordinara Sesiperiodo  de la Nacia Asembleo de la Popola Povo (ANPP). ) en  sia 10-a Leĝofaro, kiu de la 20-a ĝis la 22-a de decembro okazos en la Havana Kongresa Palaco.

En gazetara konferenco, Homero Acosta Álvarez, membro de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo kaj sekretario de la plej alta leĝdona organo, precizigis, ke la unua tago estos la prezento de la Celoj kaj atendoj  de la Ekonomio  kaj la Leĝpropono  de la Ŝtata Buĝeto, ambaŭ por 2024.

La parlamentanoj kontrolos kiel la  efektivigo de diversaj decidoj de la Parlamento progresas,  nome  la Familia Kodo, la  Leĝo 114 pri kriminala procezo kaj interkonsentoj kaj Dekretoj-leĝoj de la Ŝtata Konsilio, kiuj bezonas ratifon.

La 21-an de decembro, ĉiam en plena sesio, la deputitoj taksos la ekzercon de la plej alta superrigardo fare de la Ministerio pri Agrikulturo, la respondecon de la Ministerio de Industrioj kaj la provincaj registaroj de la Popolpovo de Las Tunas kaj Cienfuegos, kaj la konduton de Leĝo 118 pri Eksterlanda Investo.

Acosta Álvarez, ankaŭ sekretario de la Ŝtata Konsilantaro, klarigis, ke la tagordo por la 22-a kovras la prezenton kaj analizon de tri leĝproponoj: tiu de Publika Sano, tiu de la Milita Prokurorejo kaj tiu de la Sistemo por Atento al Plendoj kaj Peticioj de homoj, afero unuafoje reguligita.

La altranga oficisto menciis kiel komunan aspekton de ĉiuj tiuj aferoj la aktivan partoprenon, kiun la deputitoj antaŭe havis en sia preparo, surbaze de interŝanĝoj kun reprezentantoj de la organizoj, institucioj aŭ instancoj koncernataj, kaj precipe kun la loĝantaro, por riĉigi la debatojn en parlamentaj kunsidoj.

Ĝisdatigo pri plenumo de la leĝdona horaro kaj la prezento de la programo 2024 estos ofertita en la lasta tago, kiam oni aprobos la provincaj registarojn kaj ministeriojn, kiuj  en venonta julio  estos submetita al la plej alta superrigardo.

Marta Hernández Romero, kunordiganto de la Konstantaj Laboraj Komisionoj de la ANPP, raportis, ke ili kunvenos la 18-an kaj 19-an, tio estas, antaŭ la komenco de la Dua Ordinara Periodo de Sesioj de la Parlamento.

Kun celo al profunda analizo de urĝaj aferoj, kiuj influas la vivon de kubanoj kaj socio, en la lastaj semajnoj la deputitoj interŝanĝis kun oficistoj kaj la loĝantaro kaj travojaĝis teritoriojn por kontroli mankojn kaj kiel ili estas solvitaj.

Inter la temoj debatitaj en la komisionoj estas la plenumo de leĝoj kiel Nutraĵa Suvereneco kaj  Nutra Sekureco, la efikeco de rimedoj por redukti prezojn, la Loĝprogramo, la situacio kun subvencioj, la stato de Komunumaj Servoj kaj la plibonigo de podetala komerco.

En la renkontiĝo kun la gazetaro, Félix Martínez Suárez kaj Ramón Aguilar Betancourt, prezidantoj de la Komisionoj pri Ekonomiaj Aferoj kaj Agro-Nutraĵa, respektive, prezentis la labortagordon, kiun iliaj deputitoj havos la venontajn lundon kaj mardon.


Fonto: ACN

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up