Prezentos Kubo en UN rezolucion kontraŭ la usona blokado

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-04-23 08:56:43

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, apr 23 (RHK) La ministro pri eksteraj rilatoj de Kubo, Bruno Rodríguez, deklaris ĉi-ĵaŭde ke la venontan 23-an de junio la Ĝenerala Asembleo de UN prikonsideros la rezolucion por ĉesigi la usonan blokadon kontraŭ nia lando.

La kuba ministro emfazis ke la blokado estas genocida ago, kiu konsistigas amasan perforton de la homaj rajtoj.

En la socia reto Tvitero, li esprimis ke la 243 punregulaĵoj aplikitaj de la usona eksa prezidento Donald Trump,  restas validaj sub la administracio de Joe Biden.

“La blokado estas kruela politiko, kiu provokas suferojn, mankojn kaj limigojn al la kubaj familioj. Ĝi estis plifortigita tute intence dum la pandemio de Kovim-19; ĝi malfaciligas la aliron al medikamentoj, varoj kaj iloj necesaj”, emfazis la ministro.

Rodríguez asertis ke la ekonomia, komerca kaj financa blokado kontraŭ la insulo, limigas la vojaĝliberecon de la usonanoj, kaj “ĝia apliko eksterteritoria draste reduktas niajn enspezojn kaj obstaklas la evoluon”.

“Kiel la viruso provokanta tiun ĉi pandemion, la usona blokado sufokigas kaj damaĝas la kubajn familiojn”, li aldonis.

La kuba ministro sciigis, krome, ke Kubo fidas je la subteno de la internacia komunumo por ĉesigi tiun ĉi malhumanan politikon.

Fonto: Cubadebate



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up