Kubo ratifas sindevigon pri rajtoj por ĉiuj personoj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-05-17 10:45:41

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, maj 17 (RHK) La prezidento Miguel Díaz-Canel, ratifis la sindevigon de sia lando kun la rajtoj por ĉiuj personoj en la  Tago Internacia kontraŭ Homofobio, Transfobio kaj Bifobio.

Per mesaĝo en Tvitero, la kuba ŝtatestro salutis la tagon kaj skribis: “Kubo estas kompromitita kun la garantio de #ĈiujRajtojporĈiujPersonoj”.

Ĉiun 17-an de majo la mondo memorigas la eliminon de  samseksemo el la listo de mensaj malsanoj flanke de la Monda Organizo pri Sano, kio okazis tiun tagon de 1990.

Tiu ĉi okazaĵo decidigis la celebron de tiu dato ĉiujare, centrita en agoj taŭgaj por denunci la diskriminacion al personoj LGBTI+

Ekde la 4-a de majo kaj ĝis la 30-a, Kubo efektivigas la 14-an eldonon de la Agotagoj kontraŭ Homofobio kaj Transfobio, sub la slogano “Ĉiuj rajtoj por ĉiuj personoj”.

Pro la epidemiologia situacio de la Kovim-19, la iniciato organizita de la Nacia Centro por seksa eduko (Cenesex), inkluzivas programon por akademia dialogo, socia aktivismo kaj  artaj iniciatoj tra la virtualaj spacoj.

Ĉio ĉi celas kontribui al la integrala klerigo de la sekseco kaj rekono de la rajtoj por ĉiuj personoj sendistinge, kiel ekzerco de egaleco kaj socia justico.

Fonto: PL
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up