Pozitivaj rezultoj de Abdala en la oriento de la insulo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-05-19 09:56:21

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Santiago de Kubo, maj 19 (RHK) La direktorino de la nacia kunordiga centro de klinikaj provoj (Cencec), Amaylid Arteaga, laŭdis la kvaliton de la klinika provo Abdala en la sudorienta regiono de la insulo por taksi la sekurecon, imunogenecon kaj efikecon de la vakcina kandidato Cigb-66 kontraŭ  Kovim-19.

Laŭ deklaro al la nacia informagentejo (ACN), la doktorino elstarigis la taŭgan plenumon de bonaj praktikoj klinikaj, la preparadon de la kuracistoj, flegistoj kaj flegistinoj, gelaboristoj laboratoriaj, farmaciaj, aldone al  la spertoj de la centro de genetika inĝenierado kaj bioteknologio (CIGB) rilate ellaboron de produktoj cele al la popola sano.

La scienca kaj novigema kapacito de la CIGB, prestiĝa ene kaj ekster la insulo, ebligis entrepreni tiun ĉi kompleksan projekton, kiu jam proksimiĝas al la fino apud la kontrolo sur la volontuloj de fazo III kaj sekvo pri ĉiuj, kiuj iĝus pozitivaj je la viruso kaŭzanta la malsanon, kaj tiuj, kiuj evoluu sensimptomaj, ŝi precizigis. 

Ŝi elstarigis la organizon de la sanservoj en tiu regiono de la insulo, unue en la provinca hospitalo Saturnino Lora en tiu ĉi urbo, dum la fazoj I-II, kaj poste en la poliklinikoj de la urboj Bayamo, Guantánamo kaj Santiago de Kubo, elektitaj por la tria etapo, kiuj pozitive respondis al tiu ĉi procezo.

Ŝi asertis ke surbaze de ĉiuj kontroloj kaj sekvoj faritaj de Cencec kaj la centro por ŝtata kontrolo de medikamentoj (Cecmed), la vakcina kandidato estas sekura kaj havas esperoplenajn rezultojn, validigitajn per la intervenaj studoj en la personaro de la sansektoro kaj en grupoj kaj teritorioj riskaj, okazantaj hodiaŭ en la insulo.

En decembro 2020 komenciĝis la historio de tiu ĉi farmacia formulo kreita de Cigb, Abdala, en la oriento de la lando, kaj jam evidentiĝas kiel sekura veto por la vivo.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up