Kuba ministro pri eksteraj aferoj taksas pozitivaj rezultojn de pintkunvenoj en Ugando

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-01-23 09:17:06

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Kampalo, jan 23 (RHK) La ministro pri eksteraj aferoj de Kubo, Bruno Rodríguez, emfazis ĉi tie la pozitivajn rezultojn de la pintkunvenoj de ŝtatestroj kaj registarestroj de la Movado de Nealiancitaj Landoj, kaj de la Grupo 77 kaj Ĉinio, okazigitaj en Ugando.

Fine de la lasta tago de la dua el tiuj renkontiĝoj, la estro de la insula diplomatio atentigis, ke en ambaŭ kunvenoj oni diskutis fundamentajn temojn kiel la genocido kontraŭ la palestina popolo, la rajto je disvolvado kaj la Jarmilaj Disvolvaj Celoj ĝis 2030.

Rodríguez asertis, ke la partopreno de la kuba vicprezidanto, Salvador Valdés, en tiaj renkontiĝoj estis elstara kaj celkonscia.

Tiusence li emfazis la proponojn de Kubo rilate al la palestina problemo, celantaj postuli tujan batalhalton kaj rapidan aliron al humanitara helpo, kaj ankaŭ la kunvokon de internacia packonferenco sub la aŭspicioj de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj ( UNGA).

Same, li notis, subteno por la plena kaj tuja membreco de Palestino kiel UN-Membro-Ŝtato, kaj la sendo de misio por determini la humanitaran situacion en Gazao fare de UNGA, estis konkretaj proponoj.

Li emfazis, ke la kuba vicprezidento estis akceptita en la plej bona maniero kaj konservis oftajn kontaktojn kun la uganda prezidento, Yoweri Museveni, kiu ricevis el Kubo la portempan prezidantecon de la G77 kaj Ĉinio.

Modeste, mi kredas, ke Kubo kontribuis ekde sia prezidanteco al la disvolviĝo de la G77 kaj Ĉinio; ankaŭ por atingi pli larĝan vizion kaj aparte adaptitan al la dramaj cirkonstancoj, kiujn la homaro hodiaŭ spertas; Ĝi lasis tre favoran medion de konsento, unueco, integriĝo, kaj havis la subtenon de ĉiuj membroj de la grupo, certigis Rodríguez.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up