La kuba prezidento kreis la Nacian Konsilantaron pri Novigado

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-05-25 09:54:28

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Kuba prezidento, Miguel Díaz-Canel

Havano, maj 25 (RHK) La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel, starigis konsultiĝan organon, kiu asistos lin por impulsi kunordigitan kaj integritan  procezon de novigado en la ŝtato, la registaro, la ekonomio kaj la socio.
 
Temas pri “konsultiĝa organo de la ŝtato, tutlanda, kiu celas rekomendi la decidojn por impulsi novigadon, kontribuonta al la vizio de la nacio, samkiel  al plenumo de la valida Nacia Plano de Evoluo Ekonomia kaj Socia.”
En ĝi koincidos homoj de la registaro kaj de la scienco (aŭ eta reprezento el ili) kompromitita impulsi la sciencon kaj novigadon en Kubo.

Laŭ la interkonsento 156 de la Ŝtata Konsilantaro, la Nacia Konsilantaro pri Novigado estas gvidata de la prezidento de la respubliko, kaj ĝin membras kiel konstantaj anoj, la ĉefministro, unu vicĉefministro, nome, Inés María Chapman Waug, kaj la ministroj de ekonomio kaj planado; scienco, teknologio kaj medio; supera edukado; ekstera komerco kaj fremdaj investoj; agrikulturo; armitaj fortoj; industrio; energio kaj minoj, kaj komunikado. 

Ankaŭ membras la prezidanto de la Scienca Akademio de Kubo, la grupo BioCubaFarma, kvin sciencistoj spertaj pri novigaj temoj kaj kvin entreprenistoj, kiuj elstare rolas en la sferoj de pli granda intereso por novigado, nomunitaj de la prezidento, kiu povas nomuni aliajn membrojn kaj inviti ministrojn, spertulojn, sciencistojn, guberniestrojn aŭ intendantojn, laŭnecese.

La nacia konsilantaro pri novigado estas platformo por diskuti kaj interŝanĝi ideojn kaj perspektivojn inter specialistoj de la sektoroj de produktado kaj servoj, universitatoj, institucioj de scienco, teknologio kaj novigado, kaj la registaro, laŭ klarigite.

En pritakso de la Registara Administrada Sistemo, bazita sur Scienco kaj Novigado, la prezidento Miguel Díaz-Canel Bermúdez komentis, kiel ĉi tiuj konceptoj disvastiĝas al la resto de la laboraj sistemoj de la lando.

Inter la ekzemploj, li diris, estas agoj favore al teritoria evoluo. Antaŭ tri jaroj, li diris, nur 30 municipoj havis teritorian evolustrategion, kaj hodiaŭ estas pli ol 130 kiuj havas ilin.

Li memorigis la pli ol cent sciencajn kaj novigajn programojn, kiuj estis kunordigitaj inter kompanioj aŭ teritoriaj registaroj kun la landaj universitatoj.

Hodiaŭ ni spiras novigadon, deklaris Díaz-Canel, uzante kiel komparon la konstantan fluon de spertuloj kaj sciencistoj en la Palaco de la Revolucio, kie la plej diversaj temoj estas sisteme prezentitaj, diskutitaj kaj akordigitaj, kies solvo havas ĉe niaj virinoj kaj homoj de scienco la plej bonajn manojn.

fonto: Granma



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up