Kuba prezidento salutas Nacian Kulturan Tagon

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-10-20 11:38:22

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

 

Rhc

Havano, okt 20 (RHK) Prezidento Miguel Díaz-Canel salutis la Kulturan Tagon en Kubo kaj memorigis la daton kiam la Nacia Himno estis kantita unuafoje en la urbo Bayamo (oriente).

En Tvitero, la prezidento esprimis "la Tago de Kuba Kulturo estas tiu, en kiu, sur piedingo, estis skribita la definitiva kanto de la nacio, la neniam forlasita ideo, ke 'morti por la Patrujo estas vivi."

La datreveno memorigas la kantadon por la unua fojo de La Bayamesa, verkita de la patrioto Pedro Figueredo (Perucho) surĉevale post la liberigo de la urbo Bayamo fare de la Liberiga Armeo en 1868.

La teksto esprimis la revolucian karakteron de la faro iniciatita 10 tagojn antaŭe de Carlos Manuel de Céspedes, kaj konsistigas alvokon al konstanta batalo por nacia sendependeco.

 

Fonto: Prensa Latina



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up