Díaz-Canel akceptis la ministron pri sano de Kenjo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-06-10 07:58:19

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, jun 10 (RHK) La prezidento de la Respubliko Kubo, Miguel Díaz-Canel Bermúdez, akceptis la ministron pri sano de la Respubliko Kenjo, Mutahi Kagwe, kiu plenumas laborviziton en nia lando.

Dum la amika kunveno, ambaŭ gvidantoj emfazis la pozitivan staton de rilatoj inter la du landoj kaj gratulis sin pro la lastatempa subskribo de la interkonsentoj por provizado de sanaj servoj, kaj ankaŭ por la trejnado kaj kvalifiko de kuracistoj de tiu lando. .

Prezidento Díaz-Canel dankis la registaron de Kenjo pro ĝia subteno en la klopodoj certigi la sekuran revenon al la patrujo de la du kubaj kuracistoj forrabitaj en aprilo 2019 en tiu lando, Landy Rodríguez Hernández kaj Assel Herrera Correa.

La eminenta vizitanto estis akompanata de la ambasadoro de la Respubliko Kenjo en Kubo, Anthony Muchiri, kaj la ĉefa teknika konsilanto de la Oficejo de la Unua Damo, Jane Kiragu.

Ĉe la kuba flanko ĉeestis la ministro pri eksteraj rilatoj Bruno Rodríguez Parrilla kaj la ministro pri publika sano, José Angel Portal Miranda, kaj ankaŭ la ĝenerala direktoro pri dulandaj aferoj de la ministerio pri eksteraj aferoj, Emilio Lozada García.

fonto: Granma
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up