La ŝtata konsilantaro aprobas kvar dekretojn-leĝojn kaj du interkonsentojn

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-06-15 10:30:39

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, jun 15 (RHK) La Ŝtata Konsilantaro publikigis kvar dekretojn-leĝojn kaj du interkonsentojn, en kunsido gvidata de la prezidanto de la nacia parlamento, Esteban Lazo Hernández, kaj kun la partopreno, per videokonferenco, de la Unua Sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio kaj prezidento de la Respubliko, Miguel Díaz-Canel Bermúdez.

Laŭ la retejo de la Parlamento, inter la novaj reguligaj dispozicioj, la instanco konsentis ĝisdatigi la Specialan Socian Sekurecan Skemon de la Interna Ministerio, kiu datiĝis de 1988.

Tiusence la membroj de la Ŝtata Konsilantaro aprobis dekreton-leĝon, kiu inter aliaj modifoj plilarĝigas la koncepton de batalantoj kaj, inter ĝiaj avantaĝoj, protektas civilulojn, kiuj plenumas funkciojn de reguligo, taksado kaj kontrolo, inter ĝiaj avantaĝoj ĉe la diversaj niveloj de la Minint, kaj agnoskas kiel tempon de Aktiva Servo la studoperiodon kiel studentoj de superaj kaj mezlernejaj kursoj aŭ por postenoj en la edukaj institucioj de la Minint.

Pro COVID-19, estis konsentite, ke la nuna mandato de la urbaj asembleoj de Popola Potenco estas kvin jaroj kaj ne kvar, kiel establis provizora dispozicio.

La dekreto-leĝo "Pri la Misio de la Ministerio pri Kulturo" estis adoptita, kiu esprimas , ke ĉi tiu organo havas la mision "proponi la kulturan politikon de la ŝtato kaj, post kiam aprobita, direkti kaj kontroli ĝian efektivigon en la lando."

La Ŝtata Konsilio ankaŭ publikigis la dekreton-leĝon "Pri Balotaj Malobservoj kaj iliaj Efikoj", konforme al la Kvina Speciala Dispozicio de Leĝo 127 "Balota Leĝo".

Pro la epidemiologia situacio, dekreto-leĝo ankaŭ estis aprobita por plilongigi 180 tagojn, ekde ĝia ekvalidiĝo, la periodon difinitan por individuoj iri al bankaj filioj por interŝanĝi la konverteblan peson en monon kontraŭ la fiksia kurzo. Sed de la 1-a de julio, la kubaj konverteblaj pesoj (Cuc) ĉesas esti akceptitaj en butikoj kaj establoj.


fonto: Cubadebate



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up