Esenca rolo de universitatoj en la regadsistemo en Kubo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-06-17 08:54:54

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, jun 17 (RHK) La unua sekretario de la komunista partio kaj prezidento de Kubo, Miguel Díaz-Canel Bermúdez, agnoskis la rolon de universitatoj en la efektivigo de la registara administra sistemo bazita sur scienco kaj novigado,  dum kunveno okazinta ĉi-lunde kun direktoroj, sciencistoj kaj fakuloj de la ministerio Supera Edukado.

En kunveno kun ekzekutivoj, sciencistoj kaj spertuloj de Supera Edukado, Díaz-Canel emfazis la bezonon, ke la scia sektoro ludu la rolon, kiun ĝi meritas por disvolvi kaj apliki la registaran administran sistemon, kiun ni mem proponis en la landa nivelo bazita sur scienco kaj novigado.

La alianco kun la Universitato estas ŝlosila por la kuba ekonomia kaj socia disvolviĝo kaj reliefigis ĝian ĉefan rolon en la efektivigo de la registara administra sistemo bazita sur scienco kaj novigado.

Ni povas aserti kategorie, diris Díaz-Canel, ke se la Ministerio pri Supera Edukado ne ludas la fundamentan rolon, kiu apartenas al ĝi, ni ne povas evoluigi kaj apliki tion, kion ni proponis.

Kun pli ol 130 esplorprogramoj kaj projektoj celantaj interligi altedukajn centrojn kun lokaj disvolvaj kaj komercaj sistemoj, la prezidento insistis pri la graveco plifortigi la ligon inter scio kaj produktado de varoj kaj servoj serĉante la plej bonajn solvojn kaj la stimulon de progreso.

"Ni havas bonajn ekzemplojn pri la kreado de scienc-teknikaj kapabloj bone kongruigitaj kun la socio, kiel estas la kazo de la bioteknologia kaj farmacia industrio, sed ĉi tiuj rezultoj bedaŭrinde ne efike efektiviĝas en ĉiuj sektoroj," diris la ŝtatestro.

La nesufiĉa preparado de la rolantoj, burokratio kaj malrapideco en la efektivigo de sciencaj rezultoj estas inter la obstakloj, kiuj ankoraŭ daŭras, diris la prezidento, kiu, tamen,  agnoskis la progresojn en la integriĝo de universitataj procezoj, interfakeco kaj ĝia ligo kun malsamaj sektoroj.

La  prezidento instigis ŝanĝon de pensmaniero ĉe la ĉefaj decidantoj, plibonigante la kapabligon de novigemaj gvidantoj, kaj ankaŭ antaŭenigante la serĉadon de teritoriaj potencialoj, establante integran mekanismon. Tiusence elstaras la atingoj de la okcidenta provinco Pinar del Río, kie la registara-universitata alianco permesis la projektadon de 11 lokaj evolustrategioj, konforme al la prioritatoj de ĉiu komunumo.

La ministro pri supera edukado, José Ramón Saborido, emfazis, ke du fundamentaj aspektoj regas la laboron de menciita institucio, la plibonigo al la interno kaj la kreo de kapabloj por la ekzisto de ĉi tiu administra sistemo bazita sur scienco.


fontoj: Cubadebate/Telesur



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up