Kuba prezidento dankas solidarecon de MNOAL

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-07-24 12:10:50

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, jul 24 (RHK) La prezidento Miguel Díaz-Canel, per mesaĝo en Tvitero, dankis la Movadon de Ne Aliancitaj Landoj (Mnoal) pro la subteno donata al Kubo.

La insula ŝtatestro dankis en sia mesaĝo, la konstantan subtenon de la integriĝa mekanismo al la batalo de Kubo fronte al la blokado trudata de Usono kaj ĝia agresema politiko kontraŭ la kariba insulo.

Díaz-Canel taksis la deklaron de  MNOAL kuraĝa kaj digna, ĉar ĝi  rifuzas la agadojn provokantajn malordon en la insulo, kaj  konsideras tiujn agojn perforto malferma de la principoj kaj celoj de la Ĉarto de UN kaj la Internacia Juro.

Agradecemos a los hermanos del #MNOAL por su permanente apoyo a #Cuba. En un texto valiente y digno, a través de su Buró de Coordinación reunido en New York, rechazaron los intentos de desestabilizar e interferir en asuntos internos de la Isla, y exigieron el fin del #Bloqueo. pic.twitter.com/lHNwK7vH4g
— Miguel Díaz-Canel Bermúdez (@DiazCanelB) July 24, 2021

La MNOAl denuncis la plurajn kaj negativajn sekvojn de la ekonomia, komerca kaj financa blokado trudata de Usono kontraŭ Kubo de antaŭ ses jardekoj.

Azerbajĝano havas la prezidantecon de MNOAL, mekanismo de politika interkonsento, kiun membras 120 landoj kaj en ĝi partoprenas kiel observantoj aliaj 15 landoj.


Fonto: PL
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up