Kuba prezidento dankas internacian solidarecon

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-01-17 08:24:07

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano,  jan 17 (RHK) La unua sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo kaj Prezidento de la Respubliko, Miguel Díaz-Canel, dankis ĉi-dimanĉe pro la helpo de landoj kaj solidarecaj organizoj,  meze de la klopodoj de la insulo por  evolui spite al  la streĉiĝo de la usona blokado.

El sia tvitera profilo, la prezidento referencas al lastatempaj donacoj de Rusio kaj Japanio, kaj ankaŭ de la usonaj organizaĵoj Pontoj de Amo, Code Pink kaj The People's Forum.


Dankon al la registaro de la #Rusia Federacio, al la amikoj de #Japanio, al @Puentesdeamor1, @codepink, @PeoplesForumNYC kaj al tiom da subtenantoj tra la mondo.
Viaj donacoj havas grandan signifon por #Kubo en nia batalo kontraŭ la #Blokado.#CubaViveyVence pic.twitter.com/5PB0dX5imO
    – Miguel Díaz-Canel Bermúdez (@DiazCanelB) la 16-an de januaro 2022

Antaŭtage, al Havano alvenis sendaĵo organizita de tiuj usonaj grupoj, kun 15 000 funtoj da pulvora lakto destinitaj al pediatriaj hospitaloj.

Ankaŭ, ĉi-sabate, Rusio sendis preskaŭ 24 tunojn da universalaj medicinaj protektaj kostumoj kaj injektiloj por subteni la batalon kontraŭ Kovim-19.

Siaflanke Japanio donacis 84 busojn en la kunteksto de Ne-Repagebla Financa Helpo per la Japana Internacia Kunlabora Sistemo-Akira Agentejo, ekipaĵo kiu kontribuos al plibonigo de transportado en Havano.

Pasintjare, 135 donacoj alvenis al la kariba nacio el 40 landoj, precipe medicinaj provizoj kaj ekipaĵoj por la imuniga procezo kaj la batalo kontraŭ la pandemio.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up