Kuba prezidento rekonas per distingoj la solidarecon de laboristoj dum la fatala akcidento en Hotelo Saratoga

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-06-11 11:59:37

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Díaz-Canel: "Kubo ĉiam estos dankema al vi".
Fonto: @PresidenciaCuba

Havano, jun 11 (RHK) La unua sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo (CC-PCC) kaj Prezidento de la Respubliko, Miguel Díaz-Canel partoprenis ĉi-vendredon en ceremonio  kie oni distingis membrojn de la fajrobrigado kaj brigado savgarda, partoprenintaj en rekupero kaj savado de personoj dum la fatala akcidento en hotelo  Saratoga, la pasintan  6-an de majo, en Havano.

Ĉeestis ankaŭ la prezidanto de la Nacia Asembleo de Popola povo, Esteban Lazo Hernández, kaj la sekretario pri Organizo de la CC-PCC, Roberto Morales Ojeda.

En sia parolado, Ulises Guilarte de Nacimiento, membro de la Politika Buroo de la Partio kaj ĝenerala sekretario de la Centralo  de Laboristoj de Kubo (CTC), rememorigis la 46 homojn kiuj mortis, multaj el ili en sia laboro.

La plej alta sindikatestro memorigis kiel spontanee, en nuraj momentoj, la volo helpi konkretiĝis en centoj da heroaj agoj por helpi la viktimojn, la knabinojn kaj knabojn de la apuda lernejo kaj kiom da homoj bezonis ĝin.

Li menciis ankaŭ tiujn, kiuj kunlaboris en la konservado de ordo kaj sekureco; komenci rekuperi la sekvojn tuj kiam la lastaj derompaĵoj falis, konsciante, ke tio signifas riskojn por la propra vivo.

Dume, pliaj 145 laboristoj, el kiuj 65 ĉeestis, apartenantaj al la Naciaj Sindikatoj de Edukado, Sano, Defendo-Civiluloj, Industrioj, Konstruo kaj Transportado meritis la Medalon "Labora heroaĵo".

La ceremonio estis mallonga, kora kaj solena, kaj salutinte ĉiun el la gajnantoj, la Prezidento de la Respubliko diris: "Kubo ĉiam estos dankema al vi".


Fonto: @PresidenciaCuba

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up