Ratifas kuba vicprezidento gravecon de la municipa aŭtonomeco

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-09-03 10:43:48

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, sep 3 (RHK) Por la kuba registaro, ĉio, kion oni faras en la bazo por antaŭenigi nacian disvolviĝon, estas tre grava kaj tial prezidento de la Respubliko, Miguel Díaz-Canel Bermúdez, insistis pri la necesa aŭtonomeco, kiun municipoj devas havi, kiel aprobita en la Respublika Konstitucio.

Estas surloke, kie ĉiuj procezoj devas okazi, por ke ĝi, per si mem, ekonomie kaj socie plifortiĝu, sendepende de provinca kaj nacia kunlaboro. Tial, Díaz-Canel indikis, nenion oni devas indiki se tio baras ĝian laboron aŭ ne konsideras ĝiajn karakterizaĵojn kaj kiu sekve malbonefikas  ĝin aŭ limigas la progreson de  administrado.

Tiaj aferoj, esencaj por la vivo de la nacio, estis traktitaj per videokonferenco kun la direktoroj de la sendependaj fakoj pri rilatoj kun la Lokaj organoj  de Popola Povo de ĉiu provinco, en kiuj Salvador Valdés Mesa, vicprezidento de la respubliko, reliefigis la bezonon vere plifortigi la komunumojn  kaj la rolon de la urbaj asembleoj de Popola Povo kiel esenca elemento de nia politika sistemo.

Akompano kaj subteno por la laboro de la delegito, atento al civitanaj aliroj, socia laboro en vundeblaj komunumoj, spertoj pri traktado de Kovim-19, kaj funkciado de urbaj asembleoj, estis temoj analizitaj, laŭ la retejo.

Same, la stato de atento al la kriterioj de la loĝantaro estis vidita detale. Sancti Spíritus kaj Villa Clara, provincoj, kiuj elstaras pro siaj spertoj, klarigis la sistemon de siaj respektivaj registaroj por la diferencigita kontrolo de ĉiu kazo, kaj specifis la gravecon iri al la kaŭzo de ĉiu problemo, kaj insisti pri ĝia prilaborado kaj respondo. 

La reprezentantoj de Cienfuegos kaj Havano komentis, ke la kompleksa epidemiologia scenaro fortigis la laboron kaj gvidadon de la delegito en la distriktoj, kie ili kontribuis al la enketo, integra komunuma laboro, atento al vundeblaj grupoj, la prilaborado de proponoj kaj la procezo de vakcinado, inter aliaj taskoj.


Fonto: Granma
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up