Kuba vicprezidento gvidas delegitaron al la pintkunveno de Nealiancitaj Landoj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-01-18 09:13:35

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Kuba vicprezidento Salvador Valdés alvenas al Ugando. Foto: PL

Kampala,  jan 18 (RHK) La membro de la Politika Buroo kaj vicprezidento de la Respubliko de Kubo, Salvador Valdés Mesa, alvenis en ĉi tiun fratan afrikan nacion ĉirkaŭ tagmezon ĉi tiun ĵaŭdon (loka horo), gvidante la delegacion de la plej granda el  la Antiloj kiuj partoprenos en la 19-a Pintkunveno de la Movado de  Nealiancitaj Landoj  (MNAL) kaj en la Tria Suda Pintkunveno.

Alvenante  al la Internacia Flughaveno Entebbe, Valdés Mesa estis akceptita de la Ministrino de la Prezidanteco, Milly Babirye Babalanda, kiu donis al li la plej koran bonvenon kaj diris, ke ŝi sentas sin "tre feliĉa pro sia vizito".

Post la protokola ceremonio, ambaŭ okazigis mallongan dialogon en unu el la protokolĉambroj de la aerterminalo, en kiu la kuba Vicprezidento transdonis la “honorosenton esti en Ugando ĉi-okaze, reprezentante Kubon en du ege gravaj eventoj.”

Ekde sia aliĝo en 1971, Kubo ludis aktivan rolon en la G77 kaj Ĉinio, ĉefe en antaŭenigo de Sud-Suda kunlaboro, kiel vojo al justa disvolviĝo inter landoj.

La MNAL-kunveno komenciĝis la 16-an kun preparaj konferencoj por la renkontiĝo de ŝtatestroj kaj registaroj kaj alvoko por unueco kaj pli granda kunlaboro inter la nacioj kiuj konsistas el ĝi.

Ĉi-merkredon kaj ĵaŭdon okazis la  kunveno de ministroj pri eksteraj aferoj por cedi lokon al la Pintkunveno de ŝtatestroj kaj registaroj ĝis sabato.

En la Tria Suda Pintkunveno – kies antaŭa eldono  okazis de antaŭ 18 jaroj – Kubo transdonos la Protempan Prezidantecon de la Grupo 77  al Ugando, kiu ankaŭ alprenos la gvidadon de la MNAL.

Ugando ĉiam povas fidi je la subteno de Kubo por plenumi la mision prezidi ambaŭ internaciajn organizaĵojn, asertis Valdés Mesa.

 

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up