Avancas klinikaj provoj: tria dozo de la vakcina kandidato Mambisa

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-02-04 11:58:47

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Vakcina kandidato  Mambisa.  foto ACN

Havano, feb 4 (RHK) Tria dozo de la vakcina kandidato Mambisa (CIGB-669) estos donita ĉi-semajne al  grupo de volontuloj flanke de la Centro de Inĝenierado Genetika kaj Bioteknologio (CIGB), dum oni paralele pritaksas la datumojn de imunologio de ties mallonga vakcin-skemo. 

Laŭ la kuba informagentejo ACN, la drino. Marta Ayala, ĝenerala direktorino de la scienca institucio, komentis ke ĝis nun la vakcina kandidato Mambisa montris per la klinikaj provoj, la sekurecajn elementojn taŭgajn kun minimumaj eventoj.

Ŝi detaligis ke la klinikaj provoj efektiviĝas en la Nacia Centro de Toksikologio kaj kombinas la du kandidatojn vakcinajn evoluigitajn de la CIGB, nome Abdala kaj Mambisa, en du imunigaj skemoj je malsamaj intervaloj, unu mallonga (0-14-28 tagoj) kaj alia longa (0-28-56 tagoj).

La fakulino ankaŭ klarigis ke oni esploras la administran vojon intramuskolan kaj nazan. Alia grupo pritaksas unuan imunizadon intramuskolan kaj aliajn du per naza vojo (ŝprucigilo); dum alia grupo nur studas la nazan vojon kun tri imunigoj.

Kiam la raporto pri sekureco kaj imunigo de Mambisa estu finfarita, la CIGB proponos al la Centro por kontrolo ŝtata de medikamentoj kaj medicinaj ekipaĵoj (CEDMED), la kontinuecon de la fazo II de la studo en la grupo elektota, kongrue kun la atingotaj rezultoj, aldonis la fakulino.

Mambisa (CIGB-669) bazas sin sur la formulado de proteino de RBD (Domajno de Unio al Ricevanto) kaj imunopotencigilo taksita de la centro: antigeno de la nukleokapsido de la Hepatito B).


fonto: Granma
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up