Díaz-Canel akceptis vicprezidenton de la rusa registaro Jurij Ivanoviĉ Borisov

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-10-13 06:49:30

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: Estudios Revolución

Havano, 13 okt (RHC) La prezidento de Kubo, Miguel Díaz-Canel, ricevis ĉi-mardon en Havano la vicprezidenton de la registaro de la Rusa Federacio, Jurij Ivanoviĉ Borisov, kunveno, kie ili ratifis la volon plifirmigi ligojn inter ambaŭ landoj.

Laŭ raporto en loka televido, ambaŭ parolis en la Revolucia Palaco pri la ebloj de kunlaboro kaj konfirmis la bonegan staton de duflankaj rilatoj.

Ankaŭ dum la kunveno, Díaz-Canel dankis tiun landon pro la helpo ofertita por alfronti la pandemion COVID-19, meze de la streĉiĝo de la ekonomia, komerca kaj financa blokado trudita de la usona registaro al nia lando dum preskaŭ ses jardekoj.

Tiutage Borisov interŝanĝis ekonomiajn ligojn kun kuba vicĉefministro Ricardo Cabrisas, kadre de la laborvizito farita de la reprezentanto de la eŭrazia lando.

Kubo kaj Rusio subtenas politikan dialogon en la plej alta nivelo kaj proksimajn rilatojn en areoj kiel kargo kaj pasaĝer-transportado, kaj elektro-energia disvolviĝo.

La Interregistara Komisiono por ekonomia-komerca kaj scienca-teknika kunlaboro, kies Cabrisas kaj Borisov estas kunprezidantoj, faras la strategian progreson de ĉi tiuj ligoj kaj iliajn estontajn projekciojn.

Rusio sendis al Kubo ĉirkaŭ 200 tunojn da humanitara helpo, kiu inkluzivis tritikan farunon, konservitan viandon, oleojn kaj medicinajn provizojn, krom subteni la instaladon de plantoj por produktado de kuraca oksigeno.


Fonto: PL
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up