Kuba kontigento Henry Reeve ricevis Premion Ora Lilio

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-10-31 09:53:17

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Premio Lilio Ora

Romo, okt 31 (RHK) La itala urbodelegitaro de Florenco donis  la Premion Ora Lilio al la  Internacia Kontingento Henry Reeve  de Kuracistoj Specialigitaj pri Katastrofoj kaj Gravaj Epidemioj, kiu helpis trakti la pandemion de  Kovim-19 en Italio.

José Carlos Rodríguez, kuba ambasadoro en Italio, ricevis la premion nome de la sankunlaborantoj de la kariba nacio, de la prezidanto de la konsilio de la ĉefurbo de la regiono Toskanio, Luca Milani.

La diplomato esprimis sian dankemon al la Florenca konsilio kaj alvokis la unuecon de la maldekstraj kaj progresemaj fortoj en subteno de Kubo, memorante, ke malunueco nur profitas tiujn, kiuj defendas la usonan blokadon kaj la ĉikanadon de la insulo.

Li denuncis la atakojn  kontraŭ sia lando en diversaj frontoj por provi forviŝi ties ekzemplon kaj detrui socion bazitan sur solidareco, celoj persekutataj de provokaj agoj celantaj rompi ĝian demokratian kaj konstitucian ordon.

Siaflanke, la prezidanto de la urbodelegitaro, Luca Milani, aludis la helpon de kubaj kuracistoj kaj flegistinoj en la regionoj Lombardio kaj Piemonto dum la pinto de la pandemio de Kovim-19 kaj emfazis, ke la kariba nacio estis kune kun la italoj "kiam aliaj turnis la dorson al ni".

La advokato de la Centro por Esploro kaj Disvolviĝo por Demokratio, Internacia Jura Intervena Grupo, Michela Arricale, asertis, ke la blokado estas la plej granda obstaklo al la potenciala evoluo de Kubo, dum eksterteritorieco plifortigas ĝian kontraŭleĝan naturon.

Laŭ la opinio de Fabrizio Chiodo, juna itala esploristo kunlaboranta kun BioCubaFarma, la kariba nacio devus esti prenita kiel modelo, ĉar kun la disvolviĝo de siaj vakcinoj kontraŭ Kovim-19 ĝi montras, ke la bioteknologia industrio de publika proprieto eblas, interalie.

La nobleco de la kuba popolo, ilia internaciisma alvokiĝo, la kvalito de ilia medicino kaj la proponoj por pliefikigi la solidarecon kun la insulo estis aspektoj pritraktitaj de aliaj prelegantoj kiel la prezidanto de Aicec, Michele Curto, kaj la kuba verkisto kaj ĵurnalisto Enrique Ubieta. 


Fonto: PL
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up