Marŝo vokita en Kubo ne estas spontanea nek havas pacan intencon

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-11-02 09:20:44

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

dro. Carlos Leonardo Vázquez

Havano,  nov 2 (RHK) La ligoj de konataj terorismaj organizoj kaj iliaj reprezentantoj kun la iniciatintoj de marŝo kunvokita en Kubo, kiuj pridubis la supozeblan pacan intencon de la manifestacio kaj ĝian spontanean naturon, estis malkaŝitaj antaŭtage en nacia televido.

La televida elsendo malkovris novajn pruvojn pri la ligoj inter Yunior García, gvidanto de la platformo Arkipelago, kaj unu el la organizantoj de la kunvoko kun teroristoj, kiuj havas historion de atakoj sur la insulo kaj pens-fabrikoj kiuj antaŭenigas politikan subfosadon de Usono.

En la programo Razones de Cuba - elsendita en pinta horo - aperis la deklaroj de la kuba kuracisto Carlos Leonardo Vázquez, kiu dum 25 jaroj estis la agento "Fernando" de la Ŝtata Sekureca Organoj kaj partoprenis kune kun García en trejnadoprogramoj de politikaj gvidantoj servantaj eksterlandajn interesojn.

En 2019, laborrenkontiĝo sponsorita de la Nordamerika Universitato de Saint Louis bonvenigis ambaŭ kubanojn kune kun aliaj kuracistoj, ĵurnalistoj, historiistoj, kiuj eksciis pri "la rolo de la armitaj fortoj en transira procezo", diris Vázquez.

Unu el la prelegantoj estis ĝuste Richard Young, sperta pri publikaj protestoj kiel metodo de ŝanĝo, politika kaj socia, kiu traktis la novajn formojn de civita aktivismo, kiuj serĉas la starigon de fundamentisma kaj privatiga kapitalismo, malkaŝis la aŭdvida prezento.

Inter la partoprenantoj en la laborrenkontiĝo estis Felipe González, eksprezidento de Hispanio (1982-1996) kiu en 1983 kreis la kontraŭteroristajn liberigajn grupojn respondecajn pri kidnapoj, torturoj kaj murdoj.

Tie intervenis ankaŭ la kontraŭrevoluciulo Manuel Cuesta, kiu ekde 2014 laboras por la Nacia Fondaĵo por Demokratio (NED) kaj reĝisoris la provokajn planojn kontraŭ la pintkunvenoj de la Komunumo de Latin-Amerikaj kaj Karibaj Ŝtatoj, en Havano, kaj tiu de la Amerikoj en Panamo.

Vázquez tiris atenton ke dum tiu okazaĵo, García rivelis al Cuesta sian admiron "kiel politika disidento" kaj estis ankaŭ tie ke li rekonis ke, post lia reveno al la insulo, "li dediĉos sin al la kontraŭrevolucio."

La kuba kuracisto kaj unuagrada specialisto pri Ampleksa Ĝenerala Medicino kaj Onkologio, Carlos Leonardo,  malkaŝis ke la intenco de la marŝo, unue planita por la venonta 20-a de novembro kaj kies agado estis rifuzita de la Registaro de ĉi tiu ĉefurbo,  ĉar ĝi estas konsiderata kontraŭkonstitucia, estas “kaŭzi kaoson , la malobeon de la socio”.

Krome, li diris, ili serĉas ke internaciaj organizaĵoj  apliku sankciojn, kiuj povas pravigi militan intervenon kaj la starigon de alternativa registaro sur la kariba insulo.

"Yunior serĉas konfrontiĝon kun la armitaj fortoj, kun la Ministerio de Interno. Li alvokas al marŝo, kiun li diras paca, sed li scias, ke ĝi ne estas, "diris la kuracisto, kiu sin difinis kiel "revoluciulo, Marti-ano  kaj fidelisto".


Fonto: Prenita el PL

 



Komentarioj

  • Javier Ramos's gravatar
    Javier Ramos
    02/11/2021 06:51 pm

    Prave, espereble ĉio restos trankvile en Havno kaj la lando!


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up