Kubo kaj Portugalio havas kontinuecon kaj tradicioj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-07-14 08:13:02

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: Granma

La Unua Sekretario de la Centra Komitato de la Partio kaj Prezidento de la Respubliko de Kubo, Miguel Díaz-Canel Bermúdez, alvenis sur luzitanan terenon por plenumi ŝtatviziton, de la 13-a ĝis la 16-a de julio, laŭ invito de lia portugala ekvivalento, Marcelo Rebelo de Sousa.

«La rilatoj inter Kubo kaj Portugalio, kiuj estis establitaj la 6-an de majo 1919, estis karakterizitaj de kontinueco, sed ankaŭ estas rilatoj bazitaj sur historiaj, kulturaj tradicioj; kaj ni havas gravajn interkonsentojn kaj interŝanĝojn de vizitoj kun ili”. Tion klarigis al la Gazetaro de la Prezidanteco Zelmys María Domínguez Cortina, la respondeculo de Portugalio en la Direkcio por Eŭropo kaj Kanado (kiu siavice apartenas al la Ĝenerala Direkcio por Duflankaj Aferoj en la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj).

Por reaserti, ke la ligoj inter la du nacioj estas profundaj kaj tendencas plifirmiĝi,  tiu ĉi vizito okazas kadre de la III-a Pintkunveno de Ŝtatestroj kaj Registaro Celac-Eŭropa Unio, okazonta en Bruselo, Belgio, la 17-an kaj 18-an de julio.

Kiel deklaris la Kuba Ministerio pri Eksteraj Aferoj, la gvidantoj de ambaŭ regionoj denove renkontiĝos post ok jaroj, en tre komplika internacia kunteksto, sed malgraŭ tia realaĵo, la kunveno povus, se oni ne rezignas pri travidebleco,  esti okazo por komenci ŝanĝi la tutmondan scenaron.

Kiel antecedento de tiu ĉi vizito, la portugala prezidento, Marcelo Rebelo de Sousa, estis en la kariba nacio en oktobro 2016, kaj en lia altnivela programo estis gravaj momentoj, kiel la renkontiĝo kun ĉefkomandanto Fidel Castro Ruz, kaj ankaŭ kun la tiama kuba ŝtatestro, armegeneralo Raúl Castro Ruz. Tiuj horoj estis omaĝo, de la prezidanto, al la Apostolo José Martí, kaj prelegis en la Aula Magna de la Universitato de Havano, pri la ligoj de la eŭropa lando kun Grandaj Antiloj kaj kun Latin-Ameriko.

Li elstarigis du mejloŝtonojn en la historio de la rilatoj inter la du nacioj: la viziton, kiun la ĉefkomandanto Fidel Castro Ruz faris al Portugalio en 1998, por partopreni la 8-an Iberamerika Pintkunveno de Ŝtatestroj kaj Registaro, okazinta en Porto, la 17-an kaj 18-an de oktobro; kaj la dua vizito farita en 2001, dum la transiro de Fidel tra Lisbono, momento en kiu li okazigis renkontiĝojn kun la tiama Prezidento de la Portugala Respubliko, Jorge Sampaio, kaj la Prezidanto de la Eŭropa Konsilio, António Guterres.

Pri la vizito, kiun ĉi-momente faras prezidento Díaz-Canel al Portugala Respubliko, la ambasadoro certigis, ke "ĝi havos grandan sensacion, ne nur el politika vidpunkto", ĉar ĝi ne nur reciprokos la viziton faritan de la portugala prezidento al Kubo en 2016, sed ankaŭ kontribuos al la profundigo de politika dialogo je la registara, loka kaj parlamenta niveloj; dum oni atendas la vastiĝon kaj firmiĝon de duflankaj rilatoj en la ekonomia, komerca kaj kunlabora kampoj.

"Ni estas en nova momento en la rilatoj", li diris, aldonante, ke estas speciale valora, ke Portugalio estas "unu el la landoj, kiuj defendas la politikan dialogon kaj kunlaboran interkonsenton inter Kubo kaj Eŭropa Unio".


Fonto: Granma

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up