Kubo postulas antaŭ Unesko forigi blokadojn, kiuj influas edukadon

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-11-11 08:27:53

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Ministrino pri Edukado Ena Elsa Velazquez    Foto: Ileana Piñeiro.

Parizo, 11 nov (RHC) La ministrino pri edukado de Kubo, Ena Elsa Velázquez, postulis ĉi-ĵaŭdon en la 41-a Ĝenerala Konferenco de Unesko la forigon de blokadoj kaj sankcioj, kiuj pligravigas la efikon de Kovim-19 sur la rajto al edukado.

En altnivela kunveno dediĉita al edukado, en la tria tago de la Ĝenerala Konferenco, plurflanka ento, kiu morgaŭ okazigos specialan sesion okaze de sia 75-a datreveno, la kuba estrino denuncis, ke la insulo estas sieĝata  de  Usono, kio precipe malfaciligas la malfacilan tutmondan scenaron generitan de la pandemio.

"En Kubo, ĉi tiu krizo estas pligravigita de la intenca kaj oportunisma revigliĝo de la ekonomia, komerca kaj financa blokado trudita antaŭ pli ol 60 jaroj de la usona registaro",  ŝi avertis.

Velázquez precizigis, ke danke al  politika volo de la registaro, Kubo subtenis la edukan procezon en la scenaro trudita de Kovim-19 per televidaj agadoj, “kun la implikiĝo de familioj kaj transformante hejmojn en lernejojn, uzante la kapablojn kreitajn en la lando kaj disponigante al ĉiuj, en sistema maniero, la ekzistantajn rimedojn kaj teknologiojn ».

Ŝi ankaŭ emfazis la revenon al vizaĝ-al-vizaĝaj klasoj, en programo, kiu kulminos lundon, ebla reveno pro la vakcinado de infanoj kontraŭ la virusa malsano, kun la uzo de imunogenoj ellaboritaj el la scienca disvolviĝo atingita de la kariba nacio.

La ministrino profitis la platformon en la altnivela kunveno por ripeti ĉe Unesko la sindevontigon de Kubo al internacia solidareco, plurflanka kunlaboro kaj la batalo por pli bona ebla mondo.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up