Ekas hodiaŭ nova karavano monda kontraŭ la usona blokado trudata al Kubo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-05-29 11:55:42

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Tvitero CubaVsBloqueo

Havano, maj 29 (RHK) Aktivuloj, amikoj de Kubo, elmigrintoj kaj membroj de la solidara movado partoprenos ekde ĉi tiu sabato en nova karavano kontraŭ la usona blokado, kiu daŭros ĝis morgaŭ.

Laŭ la Kuba Instituto  de Amikeco kun la Popoloj (Icap), la partoprenantoj aranĝos paradojn de aŭtoj, motorcikloj, promenoj, mitingoj kaj diversaj iniciatoj kun kubaj flagoj kaj standardoj por postuli finon de la sieĝo de Vaŝingtono.

Laŭ la noto, en Eŭropo la Berlina-Kuba Amikeca Asocio organizis por hodiaŭ biciklan veturon de la insula ambasadejo al la usona diplomatia sidejo.

En Italio agoj okazos en ĉirkaŭ 30 urboj; en Parizo, amikoj de Kubo partoprenos diversajn iniciatojn, dum hispanaj aktivuloj okazigos amaskunvenojn kaj multajn manifestaciojn,  sciigis Icap.

Icap emfazis, ke krom la eventoj kaj turneoj, la sociaj retoj ludos ĉefan rolon, kiel okazis en la du antaŭaj eldonoj (marto-aprilo) de ĉi tiuj karavanoj.

Ĉi tiuj eventoj estas parto de la internacia kampanjo por fini la blokadon, kiu kulminos la 23an de junio, kiam Kubo refoje prezentos la rezolucion kontraŭ ĉi tiu ekonomia sieĝo anta  Unuiĝintaj Nacioj.

Pasintan marton, dum la unua tia speco de internacia nivelo, estis solidaraj esprimoj en cent urboj de pli ol 60 landoj.

En Kubo ili alvokis regaton kontraŭ la usona blokado en la golfo de Jagua, en la centro de la lando, por ĉi tiu dimanĉo.

Per siaj Tviter-kontoj sub la etikedoj #CubavsBloqueo kaj #RegataContraBloqueo, membroj de la  JunKomunista Organizo de la provinco Cienfuegos instigis partopreni la eventon.

Fonto: PL



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up