Díaz-Canel dankas pro la karavanoj kontraŭ la usona blokado tra la mondo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-03-27 12:32:33

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, nov 27 (RHK) Per mesaĝo en la socia reto Tvitero, la kuba prezidento Miguel Díaz-Canel dankis al la kubanoj rezidantaj eksterlande kaj al la amikoj de ĉiuj naciecoj pro la agadoj en kvindeko da urboj de la tuta mondo.

En la mesaĝo per Tvitero, Díaz-Canel ankaŭ esprimis ke “la batalo por la justico nin ligas”. Li aldonis ke dum tiu ĉi semajnofino estos karavanoj petantaj la ĉeson de la usona sieĝo al Kubo.

Organizoj kaj civitanoj de almenaŭ 60 landoj el la kvin kontinentoj komenciĝis ĉi-sabate agadojn postulantajn la ĉesigon de la blokado ekonomia, komerca kaj financa trudata de Usono kontraŭ Kubo. Tiuj ĉi mobilizoj okazas kadre de monda agotago.

Laŭ la informagentejo de Prensa Latina, la iniciato lanĉita de antaŭ unu monato de la kanalo Eŭropo por Kubo, kunordige kun movadoj kaj grupoj de solidareco en diversaj mondopartoj de la terglobo, okazas ĉi-sabete kaj dimanĉe per karavanoj de aŭtoj kaj bicikloj, kunvenoj, marŝoj kaj montgrimpadp, interalie.

La agotagoj komenciĝis vendrede  en urboj de Francio, Irlando kaj Svedio.

La alvoko ankaŭ celas inundi la sociajn retojn en agadoj por denunci kaj rifuzi la genocidan sieĝon trudatan al la insulo, esprimis José Antonio Toledo kaj Michele Mesagna, kunordigantoj de la platformo. Ili ankaŭ sciigis ke la atendata respondo estas bona, spite al la limigoj derivitaj el la pandemio de Kovim-19.

Ili ankaŭ esprimis ke tiu ĉi unua monda karavano estas nur komenco de agadoj, kiuj daŭros dum tia krima politiko de Vaŝingtono estu aplikata kontraŭ la kariba insulo.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up