UN:189 landoj diras #NePluBlokado kontraŭ #Cuba

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2018-11-01 17:35:31

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, 1 nov (RHK) La Ĝenerala Asembleo de UN adoptis novan rezolucion kiu postulas ĉesigon de la ekonomia, komerca kaj financa blokado altrudata de Usono kontraŭ Kubo, per 189 voĉoj poraj kaj 2 kontraŭaj.

Diference de antaŭaj jaroj, Moldavio kaj Ukrainio forestis dum la voĉdonado.

Por la 27-a fojo sinsekve ekde la jaro 1992, la internacia komunumo postulis emfaze en la ĉefa debatorgano de UN, ĉesigi  la sieĝon altrudatan de Vaŝingtono al la kariba insulo dum pli ol 50 jaroj.

Antaŭ la voĉdonado, la kuba ministro pri eksteraj rilatoj, Bruno Rodríguez, deklaris ke la subteno al Kubo estas amasa, spite al kresko de la premoj faritaj de usonaj diplomatoj kontraŭ la diplomatoj de pluraj landoj, eĉ kontraŭ membro de la asembleo.

Usono klopodis influi la rezolucion kuban per 8 amendoj kiuj tordas kaj manipulas la veron kun la celo redukti la subtenon al la kuba rezolucio kiu dum la 26 antaŭaj voĉdonadoj estis aprobita.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up