Dum la lastaj tagoj Kubo sin preparas por okazigi la pintkunsidon de la komunumo de latinamerikaj kaj karibaj ŝtatoj, CELAC, okazonta la 28-an kaj 29-an de januaro en Havano.
La pintkunsidon partoprenos la plimulto de la ŝtatestroj el la 33 landoj kiuj formas ĝin kaj la ĉefa temo estas la batalo kontraŭ la malriĉeco, malsato kaj malegalecoj en regiono kie tiuj ĉi vipoj estas unu el la plej fortaj tutmonde.
La kuba vicministro pri eksteraj rilatoj, Ana Teresita González, esprimis sian kontenton pro la evoluo de la preparlaboroj por la renkontiĝo, kiu estos antaŭita de laborkunsido de la landaj kunordigantoj la 26-an de januaro kaj de ministroj pri eksteraj rilatoj la 27-an de januaro.
Ŝi esprimis ke la foirejo Pabexpo de la Kongresa Palaco de Havano estos la sidejo de la menciitaj kunsidoj.
Post unujara laboro kiel provizora prezidanto de la CELAC, Kubo finos sian agadon laborinte en la solidigo de tiu ĉi unueciga bloko, kaj transdonos la prezidantecon al Kosta Riko kun la novaj agadplanoj interkonsentotaj.
Rilataj Artikoloj
Komentarioj
Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatasPliaj Vidaĵoj
- Kubo memorigas eksterordinaran virinon: Vilma
- Kubo administris pli ol 62 mil dozojn en intervenaj provoj kontraŭ Kovim-19
- Kubo refortigos la kontrolprocedurojn por bremsi la propagadon de la Kovim-19
- Kuba prezidento anoncas novajn limigojn por Havano fronte al la epidemiologia situacio
- Aprilaj memortagoj por la infanoj kaj gejunuloj en Kubo