Nova Kodo de Familioj rekonas homojn en handikap-situacioj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-01-27 10:21:31

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, jan 27 (RHK) Kubaj juristoj hodiaŭ emfazis la novecojn establitajn de la nova  Kodo de Familioj  rilate la agnoskon de la rajtoj de personoj en handikap-situacioj.

La afero estas unu el la centraj temoj de la jura instanco kiu estos submetita al popola konsultiĝo en februaro kaj estas parto de la juraj adaptoj de la Insulo por plenumi la Internacian Konvencion pri Handikapuloj kaj la Konstitucio de la Respubliko, aprobita en 2019.

Laŭ Leonardo Pérez, profesoro de la Universitato de Havano, ĉi tiu jura normo proponas anstataŭigi la kuratorecan modelon per la subtena modelo.

Ĉi tio implicas la agnoskon de rajtoj kiel familia inkludo, memdeterminado, memrealiĝo, aŭtonomeco, kaj rimedoj por eviti diskriminacion kaj la kaŭzojn de situacioj de vundebleco, atentigis la ankaŭ prezidanto de la Kuba Societo de Civila kaj Familia Juro.

En la radio-televida programo Mesa Redonda, la profesorino de la Universitato de Havano, Caridad Valdés, aldonis, ke, se aprobita, la Kodo de  Familioj enkondukus ŝanĝojn kiel la eblon, ke la handikapuloj povu ekzerci siajn rajtojn kaj por tio fari raciajn alĝustigojn  kaj ricevi subtenon.

Li aldonis, ke alia nova elemento estas la sekurprincipo, per kiu la tribunaloj povas preni la necesajn rimedojn por ke tiuj, kiuj subtenas la handikapulojn, ne superu la limojn de siaj agoj.

Konforme al la Konvencio de Unuiĝintaj Nacioj pri la temo, la novaj dispozicioj rekonas, ke handikapo ne estas de la persono en si mem sed en ilia rilato kun la medio pro la baroj kiuj malhelpas ilian socian inkludon en egalaj kondiĉoj, li diris.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up