La Kodo de familioj reprezentas ĉiujn

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-09-15 07:48:44

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

f

Havano, sep 15 (RHK) La nova Familia Kodo reprezentas la socion de la nuna Kubo, reasertis Anielka Fernández, membro de la Nacia Sekretariejo de la Federacio de Kubaj Virinoj (FMC).

En deklaroj al la informagentejo Prensa Latina, Fernández precizigis, ke por la laboro pri ĉi tiu leĝdona normo, la organizo establis agadplanon, kiu estis dividita en du partoj: la unua, dediĉita al la popola konsulto kaj la dua, estas nuntempe disvolvita en la komunumoj.

Ŝi asertis, ke la federaciulinoj, kune kun la Komitatoj por la Defendo de la Revolucio, kontrolas kaj organizas la listojn por efektivigi la referendumon la 25-an de septembro.

Ŝi aldonis, ke gvidantoj de la virina organizo kaj la Unio de Juristoj de Kubo faras turneojn de la provincoj de la lando kie ili interŝanĝas kun religiaj gvidantoj, dommastrinoj kaj ne aliĝintaj virinoj.

La respondeculo pri la promocio de virinoj kaj atento al familioj de la FMC, klarigis, ke en ĉi tiuj interŝanĝoj la specialistoj klarigas terminojn kaj klarigas kial gravas voĉdoni por ĉi tiu Leĝo, aprobita de la Nacia Asembleo la pasintan julion.

Ŝi diris, ke la organizo alvokis ĉiujn virinojn de la plej granda el Antiloj voĉdoni en la popola referendumo por korinklino, inkludo kaj amo.

Ŝi alvokis al respondeca voĉdonado kaj atentigis, ke « ĉi tiun Kodon ni ŝuldas al la eterna prezidantino de la FMC, Vilma Espín, same kiel al la tuta scio de niaj virinoj, kiuj voĉdonos la 25-an de septembro por la nuno kaj estonteco de la familioj kubaj».


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up