Universitato 2022: la universitato en la scienco

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-02-09 08:33:42

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, feb 9 (RHK) Kubo estis la sola lando en la mondo, kiu malfermis sian edukan sistemon kun sia tuta instruistaro, infanoj kaj studentoj vakcinitaj kontraŭ Kovim-19,  post amase imunigi sian infanan loĝantaron, kaj eĉ ne unu infano mortis pro la malsano.

Tion rememoris ĉi-mardon Yuri Valdés Balbín, vicdirektoro de la Finlay-Instituto de Vakcinoj, por pruvi kiel estas decida partopreno de universitatoj en la rezultoj montritaj de la insularo kontraŭ Kovim-19.

Parolante en la Internacia Universitata Kongreso 2022, la deputito al la Nacia Asembleo kaj Heroo de la Laboro de la Respubliko Kubo, klarigis, ke, de la komenco,  la lando kaj  la scienca komunumo komprenis , ke ni devos  respondi al la urĝeco kun la kapabloj, kiujn ni havis: vakcinindustrio kun pli ol 30-jara sperto, kaj sukcesa historio de rilatoj inter ĉi tiu industrio kaj la universitato.

Li rakontis, ke, en la 1980-aj jaroj, vakcinoj ne funkciis ĉe infanoj malpli ol dujaraj, ĝis en 1987 laboratorio de la Universitato de Havano akiris la unuan, kiu solvis tiun ĉi problemon, kaj alian laboratorion de la sama institucio, la de Sintezaj Antigenoj, en 1989 komencis projekton por konjuga vakcino. "Ni parolas pri scio, kiu estis evoluigita en universitato kaj kiu, poste, estis metita en funkcion de sanproblemo".

Li donis la ekzemplon de la Quimi-Him-konjuga vakcino (kontraŭ Haemophilus influenzae tipo B), bazita sur la dezajno elpensita en la universitato, kaj kiu poste estis enigita en pentavalenta formulaĵo.

Li menciis ankaŭ la vakcinon Quimi-Vio (kontraŭ Streptococcus pneumoniae), kiu donas al ni suverenecon por batali kontraŭ malsanoj kaŭzitaj de bakterio konsiderata kiel "infanmortiganto".

La teknologia kapablo, kiu aperis el niaj universitatoj, montris, ke ni kapablas fari sciencon kun socia efiko kaj generi ekonomiajn efikojn, diris Valdés Balbín, kaj argumentis, kiel la kuba respondo al la pandemio estis alia ekzemplo de tio.

Forta esprimo estas la tria pozicio tutmonde, kiun la Grandaj Antiloj okupas en vakcinado, laŭ la internacia referenca retejo Nia Mondo en Datumoj; rezulto laŭdita en Tvitero, ĉi-marde, de la Unua Sekretario de la Centra Komitato de la Partio kaj Prezidento de la Respubliko, Miguel Díaz-Canel Bermúdez: «Estis malfacile atingi, sed ni faris tion meze de la plej malbonaj cirkonstancoj. Malfacileco, kiel tiom da fojoj tra nia historio, iĝis ŝanco," li skribis.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up