Kongreso Universitato 2022 por novigado kaj inkluziva evoluo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-02-12 08:35:22

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, feb 12 (RHK) La XIII-a Internacia Kongreso 'Universitato 2022' finiĝis ĉi-vendrede en Havano kun la difino de la prioritatoj de supera edukado kaj la neceso pligrandigi ĝian kontribuon al daŭripova disvolviĝo.

La aranĝo, kiu daŭris kvin tagojn en la Kongresejo en hibrida formato (virtuala kaj ĉeesta), kunigis ĉirkaŭ 1 800 partoprenantojn, kiuj partoprenis en 47 konferencoj kaj 63 paneloj, kaj ankaŭ prezentis 1 635 artikolojn.

Ĝi enfokusigis bonan parton de siaj debatoj pri la esenca inkludo en edukado kaj la urĝeco garantii edukadon bazitan sur novigaj kaj bonkvalitaj metodoj.

La inaŭguran konferencon faris la unua sekretario de la Komunista Partio de Kubo kaj prezidento de la Respubliko, dro. Miguel Díaz-Canel, pri la registara administradsistemo, kiu havas sciencon kaj novigon inter siaj fundamentaj kolonoj, en kies kategorioj estas la Rolo de la akademio kiel iniciatinto de scio kaj avangarda esplorado.

Aliaj temoj rondiris ĉirkaŭ la socia mandato de la nuntempa universitato, universitata administrado kun vizio de scienco kaj novigado, la laboro de la centroj en la teritorioj kaj ilia rolo en loka evoluo, same kiel la seksa aliro.

Precipe oni diskutis pri la kontribuo de interfacaj societoj kaj scienc-teknologiaj parkoj, novaj organizaj formoj aperintaj en Kubo, precipe ligitaj al universitatoj, kiuj estas ĝiaj akciuloj.
La Ŝtatestro ratifis antaŭ la reprezentantoj de pli ol 35 landoj, ke kvankam tiu ĉi sistemo postulas multan lernadon en la lando, oni progresas entute.

"La vojo de la scio estas nia vojo, kaj en ĝi la universitatoj estas ŝlosilaj", konkludis la prezidento, kiu ankaŭ ĉeestis al la ferma ceremonio.

Dum la parolfermo, farita de la vicministro unua pri edukado, dro. Walter Baluja, prezidanto de la organiza komitato, sciigis ke dum kvin tagoj, signifa parto de la altlernejoj situantaj tra la lando ankaŭ montris siajn ĉefajn projektojn kaj atingojn en la ekspoziciaj standoj ĉe la Kongresa Palaco.

Fine, li invitis nome de la ministerio pri supera edukado, al  la 14-a eldono de la Kongreso Universitato 2024, inter la 5-9ª de februaro en Havano.


Fonto: ACN

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up