Laŭdas Díaz-Canel la sciencan agadon de la centra universitato “Marta Abreu”

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-10-23 11:25:00

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Laŭdas la prezidento kuba la sciencan agadon  de la universitato Marta Abreu.

Sankta Klara, okt 23 (RHK) La kuba prezidento plenumas laborviziton en la centra provinco de Villa Clara kaj tie en la urbo Sankta Klara vizitis diversajn centrojn laborajn, fabrikojn, lernejojn kaj aparte la centran universitaton “Marta Abreu”.

La prezidento partoprenis interŝanĝon kun la sciencistoj kaj profesoroj, kiuj laboras en la Societo de Interfaco de Scienco kaj Teknologio, entrepreno konektonta la akademion kaj la esplorojn kun la produktiva kaj serva sektoroj.
Li ĝojis pro la informoj ricevitaj pri rezultoj atingitaj, kaj asertis ke tiu estas la vojo por iri antaŭen kaj evoluigi la landon.

La doktoro en scienco Gilberto Quevedo, prezidanto de tiu societo, detaligis la diversajn trajtojn stimuli la aplikon de la rezultoj de la scienco, teknologio kaj novigado, kio estas parto de la politiko impulsata de la registaro por transformi la sciencon en produktivan forton esencan, tio estos, bazo de la landa prospero.

La ŝtatestro esprimis ke evoluigi ideojn cele al mastrumado de projektoj bezonataj de la entreprenistoj kaj servoj tra la scienco, estas pensi pri Kubo, kaj tiel eblos trovi solvojn konkretajn al la nunaj problemoj meze de la plej kompleksaj cirkonstancoj, kio devigas nin rapidigi la aplikon kaj forigi obstaklojn.

La prezidento estis akompanata de la vicprezidento Salvador Valdés, la ĉefministro Manuel Marrero kaj la vicnunuaj ministroj plus aliaj membroj de la ministra konsilantaro, kiuj ankaŭ povis viziti aliajn interesajn centrojn kaj dialogi kun la laboristoj, interalie.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up