Kubo denuncas instigon de Usono al neregula migrado

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-05-20 16:05:05

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Nov-Jorko, maj 20 (RHK) La kuba vicministro pri eksteraj rilatoj, Elio Rodríguez,  denuncis ĉe UNO la instigon al neregula kaj malsekura migrado  farata de Usono  per sia agresa sieĝo, kiu provokas kaj fortigas  damaĝojn al la kuba loĝantaro, akrinĝinta meze de la pandemio de Kovim-19.

Li denuncis ke tia politiko celanta malesperigi la kubanojn per  mankoj kaj malfacilaĵoj, konsistigas malferman perforton kontraŭ la bazaj homaj rajtoj, asertis la kuba vicministro.

En sia parolado,  Rodríguez  pledis por reala kunlaboro multflanka rilate al internacia migrado, surbaze de la principoj de la Ĉarto de UNO kaj de la normoj de Internacia Juro.

La unua forumo pri la temo, kiu sesiis en Novjorko, okazas kvar jarojn post esti adoptita la monda pakto por migrado sekura, orda kaj regula.

Ĉi-rilate, la vicministro  asertis ke la defioj por Kubo en la starigo de la pakto akriĝas pro la apliko kaj fortigo de la usona sieĝo ekonomia, financa kaj komerca.

La plena realigo de la rajto je evoluo konsistigas la solan efikan vojon por ekvilibriĝi la migrajn fluojn tutmonde, emfazis la vicministro kuba pri eksteraj rilatoj.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up