Popola ekzerco Meteoro okazas ĉi-semajnfine

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-05-20 16:29:53

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, maj 20 (RHK) Ĉi-sabate komenciĝas la popola ekzercado Meteoro 2022 por redukti la riskon de katastrofoj antaŭ tropikaj ciklonoj kaj aliaj naturaj, teknologiaj kaj sanaj danĝeroj. Ĝi  daŭros ĝis dimanĉo.

Specialistoj de la Nacia Civildefenda Stabo (EMNDC) konfirmis siajn instrukciojn, nome, pritaksi la prognozon por la atlantika uragansezono, kiu komenciĝas la 1-an de junio kaj finiĝas la 30-an de novembro.

Krome, ĝi  konsideras  la ekzistantan kompleksan epidemiologian situacion, malgraŭ la kontrolo de Kovim-19, cele al ĝisdatigo de planoj pri malpliigo  de katastrof-risko  kaj saviloj kaj rekuperiĝo en agadoj de respondo kaj savado.

Ankaŭ reguloj  por alfronti ebla pliiĝo de la infestiĝo de la Aedes aegypti moskito en la pluvsezono, kiu komenciĝis ĉi-monate, la garantioj kontraŭ la persisto de la sekeco, la agadoj por kontraŭstari arbarajn fajrojn kaj aliaj  de la plano por la prevento kaj kontrolo de la nuna pandemio.

Meteoro efektiviĝas ĉiujare  en Kubo ekde  1986 kaj ekzamenas la preparadon de administraj kaj komandaj organoj sur ĉiuj niveloj.

Unu el ĝiaj esencaj celoj estas plifortigi la kapablojn de la nacio kontraŭ sismoj, uraganoj de granda intenseco, severaj sekecoj kaj katastrofaj okazaĵoj el  sandeveno.

Dum la ekzercado oni emfazos la konservadon de la ekonomio-resursoj antaŭ la efikoj, kiuj povas esti kaŭzitaj de naturaj aŭ teknologiaj fenomenoj, kaj la efikoj de la klimata ŝanĝiĝo.


Fonto: ACN

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up