Ekis ekzerco Meteoro 2023 en Kubo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-05-20 17:33:10

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, maj 20 (RHK) La Popola Ekzerco Meteoro 2023 komenciĝis en Kubo ĉi-sabaton, por redukti la riskon de aprezataj katastrofoj fronte al tropikaj ciklonoj kaj aliaj danĝeroj de natura, teknologia kaj sana origino, en nova eldono de tiuj ĉi agoj, kiuj efektiviĝas ekde la la jaro 1986.

La Nacia Civil-Defendo Stabo konfirmis la ĉefajn agojn aplikindajn cele al plifortigo de naciaj kapabloj kaj respondoj en la tradicia manovro, planita por la 20-a kaj 21-a de majo sub la temo "En antaŭvido estas la tuta sav-arto".

Inter la agoj, la ĝisdatigo de la dokumentado de la Nacia Defendo-Konsilio Administrado-Centro por Katastrofaj Situacioj kaj ĝiaj laborgrupoj, avertaj planoj kaj proceduroj por respondo kaj reakiro al tropikaj ciklonoj kaj aliaj ekstremaj hidrometeologiaj eventoj.

La ciklona sezono en la geografia areo de la tropika Atlantika Oceano, inkluzive de la Meksika Golfo kaj la Kariba Maro, komenciĝas la 1-an de junio kaj daŭras ĝis la 30-a de novembro, dum kiu estas esence detale plenumi la reduktajn planojn de Katastrofo-Risko.

Meteoro estas Popola Ekzerco de Agoj en Katastrofaj Situacioj, kiu  ekzamenas la preparadon de administraj kaj komandaj korpusoj je ĉiuj niveloj, kun la esenca celo plifortigi rimedojn kontraŭ tertremoj, alta intensaj uraganoj, severaj sekecoj kaj eventoj de sana origino, kun emfazo sur la konservado de la resursoj de la ekonomio kaj la loĝantaro.

La Kuba Instituto pri Meteologio lastatempe anoncis sian prognozon pri 2023 ciklona agado por la Norda Atlantiko, kiu estas atendeble esto normala ĝis iomete aktiva.

Laŭ iliaj taksoj devus formiĝi 11 tropikaj ciklonoj, kvin el ili povus atingi la kategorion de uragano; sep estos disvolvitaj en la atlantika oceana areo, du en la Kariba Maro kaj la sama nombro en la Meksikia golfo.

La probabloj ke almenaŭ unu estiĝas kaj intensiĝas en Karibio kaj ke alia de atlantika origino enpenetru ĝian areon estas moderaj, inter 45 kaj 40 procentoj (%), respektive.

La danĝero, ke Kubo estu trafita de almenaŭ unu tropika ciklono kun kategorio de uragano, ankaŭ estas modera, kun 35% da ŝanco, aldonis la Instituto pri la taksoj de sia Prognoza Centro, unu el la malmultaj en la regiono, kiuj tion faras ekde 1996 kun propra metodologio.

La fakuloj alvokas esti pretaj kaj atentaj pri ĉia fenomeno, eĉ kiam la venonta sezono estas antaŭvidita kiel normala aŭ ne tre aktiva, ĉar ekde 2015 ne ekzistas unu kun similaj trajtoj.


Fonto: ACN

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up