Díaz-Canel ĉeestis la ferman ceremonion de la IX-a Kongreso de Juristoj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-06-09 08:17:53

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La kuba prezidento rekonis la agadon de la juristoj. Foto: Jose (Tito) Céspedes

Havano,  jun 9 (RHK) La unua sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo kaj Prezidento de la Respubliko, Miguel Díaz-Canel, ĉeestis ĉi-merkredon al la fermo de la IX-a Kongreso de la Nacia Unuiĝo de Juristoj de Kubo (UNJC), kiu kunvenis en la Havana Kongresejo.

Koncerne la Tagon de la Jura Laboristo en la lando, la prezidento gratulis ĉi tiujn profesiulojn, kaj priskribis ĉi tiun renkontiĝon kiel historian dum ĝi rekonis la ĉeestantojn pro ilia rolo, partopreno kaj subteno en la nunaj sociaj procezoj de la nacio.

Same, li emfazis la aliron al temoj por la plibonigo de la socio kaj la plifortigo de la socialisma demokratio.

Díaz-Canel aprezis la zorgon pri la bezono malkaŝi jurajn normojn, ilian antaŭan kaj postan kontrolon.

En sia parolado, li agnoskis  gravecon de laboro kun junaj juristoj kaj jurstudentoj, kiuj devas garantii etikan trejnadon en konstanta ligo kun institucioj.

Li rekonis la laboron de la juristoj en la laboro en kvartaloj kaj komunumoj, kaj precipe dum la konsultprocezo de la Nova Familia Kodo-Projekto.

Profesoroj Leonardo Pérez, Yamila González kaj Ana María Álvarez ricevis specialan rekonon pro la intensa laboro farita en la preparado kaj komunikado de la Nova Familio-Kodo-Projekto.

Dume, profesorino Patricia Ares akiris la statuson de Honora Membro de la UNJC.

Dum du tagoj da debatoj,  pli ol 250 juristoj el la tuta lando dediĉis la eventon al la premsigno de la gvidanto de la Kuba Revolucio, Fidel Castro (1926-2016).

Sub la centra temo 'Scienco, Juro kaj Novigado je la Servo de Justico', la evento estis dediĉita al la 45-a datreveno de la konstitucio de la UNJC.


Fonto: ACN/ PL)

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up