Kubo: Raúl Castro kaj Díaz-Canel prezidis la ferman ceremonion de la XXa Pintkunveno ALBA-TCP

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-12-15 09:05:25

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano,  dec 15 (RHK) La generalo de la armeo Raúl Castro Ruz kaj la unua sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo kaj Prezidento de la Respubliko, Miguel Díaz-Canel partoprenis ĉi-mardon nokte en la politika kaj kultura evento de fermo de la XX ALBA-TCP Pintkunveno.

Ankaŭ partoprenis la prezidentoj de Venezuelo, Nicolás Maduro; el Nikaragvo, Daniel Ortega; kaj el Bolivio, Luis Arce, kaj aliaj reprezentantoj de la landoj kiuj konsistigas la Bolivaran Aliancon por la Popoloj de Nia Ameriko-Komerca Interkonsento de la Popoloj (ALBA-TCP), kiuj ĉi-marde, en la Palaco de la Revolucio, debatis kernajn temojn por la plifortigo de la integrista bloko, kreita antaŭ 17 jaroj.

En la centraj vortoj de la fermo, Díaz-Canel emfazis, ke dum ĉi tiuj jaroj da severaj provoj de la Kovim-19, la Alianco defendis kaj konservis kiel principo la spiriton de frateco kaj defendo de nacia suvereneco, kaj sentis sin ŝarĝita de solidareco en la plej malfacilaj momentoj.

"Ĉi tiu etapo montris, ke subteni unu la alian estas ne nur necesa sed ankaŭ ebla", li diris, aldonante, ke la membroŝtatoj povas fidi je la solidareca mano de Kubo por daŭrigi en kunlaboraj programoj.

La eminentulo deklaris, ke la atingo de kubaj sciencistoj atingi vakcinojn estas je la servo de la mondo kaj precipe de la popoloj de la membrolandoj de ALBA-TCP.

Siaflanke, la Prezidento de la Bolivaria Respubliko de Venezuelo, Nicolás Maduro laŭdis la novigan kapablon de ĉi tiu integriga mekanismo en malsamaj tempoj por efiki la vivojn de la popoloj.

Li ankaŭ emfazis la politikan forton kaj sperton, kiu ekzistas por reagi al la novaj defioj de la mondo post-Kovim-19.

La ferma ceremonio estis zorge de la infanteatra kompanio ‘La Colmenita’, kiu prezentis teatraĵon inspiritan de la pensoj kaj agoj de la historia gvidanto de la Kuba Revolucio, Fidel Castro Ruz (1926-2016).


Fonto: ACN/PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up