Kuba prezidento rekonas la bonan staton de la rilatoj Kubo-Alĝerio

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-02-14 09:29:09

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano,  feb 14 (RHK) Prezidento Miguel Díaz-Canel rekonis hodiaŭ la bonan momenton, kiun trairas la rilatoj inter Kubo kaj Alĝerio, pro la ĉeesto en la insulo de granda registara kaj komerca delegacio.

En sia Tviter-konto, la prezidento priskribis kiel "tre kontentiga ricevi Abdelhak Saihi, ministro pri Sano, Loĝantaro kaj Reformo de Hospitalo de Alĝerio, kiu estas en Kubo ĉe la kapo de granda delegacio", kaj certigis ke "ni daŭre precizigas ĉion konsentitan pri nia lastatempa vizito al tiu frata nacio."

En la sama direkto, la ministro pri eksteraj aferoj Bruno Rodríguez ankaŭ raportis en Tvitero la "fratan bonvenon" de Díaz-Canel al la reprezentantoj de la nordafrika lando kaj aldonis, ke "ili konfirmis potencialon por profundigi ligojn en areoj de komuna intereso".

Antaŭtage, Díaz-Canel akceptis la alĝerian ministron kaj atentigis, ke lia ĉeesto en Kubo en la komencaj monatoj de la jaro pruvas la tutan reciprokan volon progresigi la rilatojn.

La kuba ŝtatestro elstarigis la disvolviĝon en ĉi tiuj tagoj de la interregistara komisiono inter ambaŭ landoj kaj Komerca Forumo, kiu finiĝas hodiaŭ en ĉi tiu ĉefurbo.

Fonto: PL



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up