Díaz-Canel vizitis la centron de sporta medicino en Santiago de Kubo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-02-02 11:29:28

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: @Presidencia

Havano,  feb 2 (RHK) La Sportmedicina Centro de Santiago de Kubo estis unu el la destinoj de la unua sekretario de la Centra Komitato de la Partio kaj Prezidento de la Respubliko, Miguel Díaz-Canel, en la orienta provinco, la lasta punkto de turneo kiun li faris tra la lando, por taksi laborprioritatojn en 2024.

La Centro, konfirmis Díaz-Canel, havas disponeblajn 26 servojn, elstarante inter ili la Kliniko pri Doloro, inaŭgurita en 2022,  kiu servas atletojn, iliajn familiojn, kaj ankaŭ loĝantojn de la komunumo.

“Ĝis baldaŭ,” diris la eminentulo skribinte siajn impresojn en la libro destinita por vizitantoj. En unu el la folioj, @DiazCanelB taksis, ke la Provinca Sporta Medicino-Centro portas la spuron de "kreiva rezisto", diras alia mesaĝo de la Prezidanteco pri la vizito.


Fonto: ACN

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up