Junaj kubanoj aliĝas al la batalo kontraŭ Aedes aegypti

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-08-02 11:04:48

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: JR

Havano, aŭg 2 (RHK) Kubaj studentoj, precipe de  Medicinaj Sciencoj, flankenlasis siajn feriajn tagojn por dediĉi sin denove — kun profesieco, disciplino, konscienco kaj scio — por gajni la batalon kontraŭ la moskito kaj per tio kontribui bremsi la transdonon de dengo, ĉar ĉi tiu estas batalo, kiu apartenas al ĉiuj.

Pli ol 300 gejunuloj aliĝis al la diversaj brigadoj kreitaj en la lando por aktivaj esploroj, higieno kaj saniglaboro en la komunumoj, efektivigante la memkontrolon kaj asistadon en hospitalĉambroj, kiuj traktas kazojn de nespecifa febra sindromo kaj dengue.

Tion konfirmis al la ĵurnalo Juventud Rebelde Yaliel Cobo Calvo, membro de la Nacia Buroo de la Unio de Junaj Komunistoj (UJC), kiu aldonis, ke ĉi tiu laboro estas kunordigita kune kun studentaj organizaĵoj kaj la Ministerio pri Publika Sano. Pri  ilia kontribuo  jam povas atesti la provincoj Havano, Villa Clara kaj Cienfuegos.

La brigadoj estos aktivigitaj surbaze de la bezonoj de ĉiu teritorio laŭ ĝia epidemiologia situacio, kaj emfazis la preparadon de la studentoj en ĉi tiu tipo de eventualaĵo kaj ilian plej proksiman mision: la alfronto kun Kovim-19, kiu pruvis kiom  utila estas ilia laboro, kiu  ankaŭ kontribuas al la trejnado de universitataj studentoj, aldonis la junulara gvidanto.

Cobo Calvo diris, ke gejunuloj ne nur plenumas purigajn taskojn sed ankaŭ portas mesaĝon pri sano-promocio kaj edukado, ĉar por prevento kaj regado de dengo, individua, familia kaj laborgrupa memrespondeco estas esenca por malhelpi proliferadon de la moskito Aedes aegypti.

Fine, Cobo Calvo atentigis, ke kiel organizo ili ne nur alvokas knabojn kaj knabinojn aliĝi al ĉi tiu grava tasko, sed ankaŭ antaŭenigas ilian rekonon kaj stimulon, taksas iliajn laborkondiĉojn kaj ajnan alian aferon,  kiu negative influas ilian agadon, ĉar ili decidis esti ĉe la piedo de la batalo por sanitara kontrolo.


Fonto: JR

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up